Birdomigrado: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AAld: + 2 kategorioj |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 7:
La birdojn karakterizas la granda movkapablo, aktiva serĉado de la nutraĵo. Krom la grajnovoraj birdoj estas ĉasuloj aŭ kaptobirdoj, insektovoraj, nektarvoraj eĉ kadavrovoraj. La maniero, laŭ kiu la birdo atingas, kaptas, ricevas la nutraĵon, difinas la movmanieron de la birdoj. La ĉasuloj estas rapidaj, la grajnomanĝuloj malplie, ili ne bezonas rapidecon. Sed kia ne estus la nutriĝformo de la birdoj, ili devas havi la konvenajn sensorganojn. Por la kokedoj sufiĉas nur bona vid- kaj aŭdkapablo. La agloj devas vidi siajn estontajn nutraĵojn el kelkcent metroj, kaj la strigoj povas kapti la musojn en la nokta mallumo. La sentkapableco de la birdoj difinas ilian orientiĝokapablon.
Inter la vertebruloj la birdoj havas la plej perfektajn [[okulo|okulojn]]. Ili estas tute ne globformaj, kiel tiuj de la [[mamulo|mamuloj]]. La formo de la birda okulo estas [[kaliko]]-forma interne kaj la ekstera surfaco ĝia forte elstaras. Ili konstruiĝas same el tri tavolo, sed la plej granda parto de la okuloj troviĝas en la okulkavoj de la [[kranio]]. Tial la antaŭa parto, la ekstera tavolo de la okuloj, la [[korneo]] kovras nur la malgrandan surfacon de ili. La pli malantaŭa parto de la ekstera tavolo de la okuloj estas pli fonta kaj signifa ol ĉe la mamuloj. La meza [[tavolo]] de la birda okulo ankaŭ estas la [[koroido]], kiel ĉe aliaj vertebruloj. Ĝi estas simila al tiuj de la vertebruloj. La plej malsimilaj el tri tavoloj inter la birdoj kaj al la vertebruloj estas la [[retino]]. Unue,
La okuloj de la birdoj ĝenerale troviĝas ambaŭflanke de la [[vizaĝo]]. Sed troviĝas birdoj, ekzemple la strigoj, kies okuloj estas antaŭ la vizaĝo. La plimulto de la birdoj vidadas plejparte monokule (t. e, ĉiu okulo vidas apartan parton de sia ĉirkaŭaĵo) sed nur malgrandan parton ili vidas binokule (ambaŭokule). Eĉ ekzistas birdoj, kiuj vidas la plenan [[panoramo]]n ĉirkaŭantan ilin, tia estas ekzemple la [[skolopo]]. El la mamuloj similan potencon, kapablon havas ekzemple la [[leporo]] per siaj flanke sidantaj okuloj.
|