Baŝkira lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 329:
=== Nuna stato ===
La literatura baŝkira lingvo estas lernata en la bazaj kaj mezaj lernejoj de Baŝkirio. Ekzistas ankaŭ t.n. ''naciaj lernejoj'', kie la baŝkira lingvo estas la ĉefa lingvo de instruado. Ĝi ankaŭ povas esti la fako aŭ la lingvo de instruado en supra edukado en Baŝkirio. Eldoniĝas diverstipa literaturo, sufiĉe multaj gazetoj kaj [[revuo]]j, ekz. [[Baŝkortostan (gazeto)|Baŝkortostan]], [[Vatandaŝ]], [[Amanat]], [[Ŝonkar]] ktp. Ekzistas baŝkirlingvaj (aŭ duone baŝkirlingvaj) televidkanaloj kaj radio, funkcias pluraj teatroj. Scienca esplorado kaj regulado de la lingvo okazas en la Instituto de Historio, Lingvo kaj Kulturo de Ufa Scienccentro de Rusia Sciencakademio kaj la fakultato de la baŝkira filologio de la Baŝkira Ŝtatuniversitato.
 
La nuna baŝkira lingvo estas sufiĉe malsimila de la najbara [[tatara lingvo]] (kvankam tre proksima al ĝi). La malsimilaĵoj aperas en fonetiko kaj parte gramatiko<ref name="sencl">[http://slovari.yandex.ru/~книги/БСЭ/Башкирский%20язык/ Башкирский язык в Большой советской энциклопедии]</ref>.
 
== Morfologio ==