Framasonismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: si:ෆ්‍රීමේසනරි
Jakobo (diskuto | kontribuoj)
tajperaro
Linio 32:
Sekva deklaro de la [[Kongregacio por la Doktrino de la Kredo]] klarigante la sencon de la nova koda leĝero asertis, post aprobo de la papo mem, '''ke nenio ŝanĝiĝis'''.
 
La Germana Episkopara Konferenco, ŝarĝita de la [[apostola sidejo]], post multegaj kolokvoj (ekde 1974 ĝis 1801980) kun kvalifikitaj elstaruloj de la Grandaj Loĝioj Uniĝintaj de Germanio (regula framasonismo, do), publikigis dokumenton en kiu estas konfirmita la absoluta neakordigebleco inter kredkonfeso kaj aparteno al framasonismaj asocioj.
 
Ne malĉeestas katolikaj intelektuloj kiuj reliefigas ankaŭ la konstantajn similecojn aŭ principojn de framasonismo koincidantajn kun la kristana doktrino, kiel universalismo, egaleco inter la homoj, la homaj rajtoj, kaj ankaŭ atento – eble pli influa en la pasinta framasonismo - al la ununureco kaj suvereneco de Dio. Oni rimarkigas ankaŭ, ke hodiaŭ framasonismo, eble adaptiĝante al moderna opiniplureco inter la novaj adeptoj, preferas sin prezenti kiel “obediencoj” kiuj respektas la religiajn individuajn religiajn preferojn, kvankam en obeo al la tradiciaj principoj.
Linio 47:
== Historio de Framasonismo ==
 
Oni disputas pri la origino de Framasonismo. Plejparte kredas ke ĝi devenas de mezepokaj asocioj de masonistoj, ĉefe en [[Anglio]] kaj [[Skotio]]. Ĉirkaŭ la [[16-a jarcento]] okazas la transiro de la metia celo de la framasonaro en socialajn interesojn, precipe filantropiajn kaj homaranajn. Kelkaj pensas ke tio okazis por la influo de [[arkitekto]]j kaj [[skulptisto]]j, kiuj eniris la societon. Ekde tiam ne ĉiu framasonisto estas efektive masonisto. Eventuale, okazis ankaŭ, ke la religia idearo fariĝis laŭ la raciaj rezultoj de la [[filozofio]], sen la kredo je revelacioj, mirakloj kaj supernaturaj efikoj de la religiaj ritoj. Cetere, framasonaro elstarigas la individuan liberecon je konscienco.
Ĉirkaŭ la [[16-a jarcento]] okazas la transiro de la metia celo de la framasonaro en socialajn interesojn, precipe filantropiajn kaj homaranajn. Kelkaj pensas ke tio okazis por la influo de [[arkitekto]]j kaj [[skulptisto]]j, kiuj eniris la societon. Ekde tiam ne ĉiu framasonisto estas efektive masonisto. Eventuale, okazis ankaŭ, ke la religia idearo fariĝis laŭ la raciaj rezultoj de la [[filozofio]], sen la kredo je revelacioj, mirakloj kaj supernaturaj efikoj de la religiaj ritoj. Cetere, framasonaro elstarigas la individuan liberecon je konscienco.
La kunordigo de loĝioj, ekde la [[18-a jarcento]], donis al framasonaro novajn ŝancojn. En [[1717]], en Anglio, estis fondita la [[Granda Loĝio de Londono]], iniciate de la anglikana [[kleriko]] [[James Anderson]] kaj de la rifuĝinta [[hugenoto]] [[Jean-Théophile Desaguliers]]; ses jaroj poste estis aperigata la [[regularo]] ''Book of Constitutions'', libro de konstitucioj, [[1723]]; tiu dokumento estas kutime citita per vortoj [[Konstitucio de Anderson]]. Same en aliaj landoj estis kreitaj Grandaj Loĝioj (foje nomataj ankaŭ Grandaj Orientoj). Pro la apartaj [[rito]]j, en la sama lando aperis pliaj naciskalaj Grandaj Loĝioj (aŭ Grandaj Orientoj).