La komunumo Lumbrein situas en la malantaŭa parto de la valo VallumneziaLumnezia ĉe la bordo de la rivero [[Glogn]] (kun germanlingva nomo Glenner). La setlejoj troviĝas ambaŭflanke de la rivero. Krom la ĉefa vilaĝo Lumbrein mem sur teraso ĉe la okcidenta valflanko, al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝoj [[Sankt Andriu]], kaj [[Nussaus]], kiuj ambaŭ situas ĉe la kantona vojo al Vrin okcidente de la rivero Glogn, kaj la vilaĝoj [[Surin]], [[Pruastg]] kaj [[Silgin]] oriente de la rivero.