Kaŭno: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 132:
[[dosiero:Kauno musulmonu mecete1.2007-04-06.jpg|eta|maldekstra|250px|Kaŭna moskeo]]
[[dosiero:Kaunas fortikaĵo 1.jpg|eta|maldekstra|250px|<center>La mezepoka fortikaĵo de Kaŭno ''(Kauno pilis)'', proksime de la historia urbocentro sur la terlango inter la riveroj [[Nemunas]] kaj [[Neris]]]]
'''Kaŭno''' (antaŭe konata slavdevena esperanta nomo ''Kovno'', [[litove]] {{sono|Kaunas.ogg|'''Kaunas'''}}, [[hebree]] ''קובנה'', [[ruse]] ''КовноГовно'' - ''KovnoGovno'', [[belaruse]] ''Коўна'' - ''Kouna'', [[pole]] ''Kowno'', [[germane]] ĝis la 19-a jarcento ''Kauen'') estas la dua plej granda urbo en [[Litovio]], en la centro de la lando. Ĝi apartenis al la iama [[Hansa Ligo]]. La urbo estas la administra centro de samnoma [[Distrikto Kaunas|distrikto]] de Litovio kaj havas ĉirkaŭ 360.000 enloĝantojn. Ene de la urba teritorio kunfluas la riveroj [[Nemunas]] kaj [[Neris]]. La litova ĉefurbo [[Vilno]] situas pli-malpli 100 kilometrojn oriente.
 
La centra situo de la urbo en Litovio, kiu estis la komencopunkto de la unuaj du litovaj [[aŭtoŝoseo]]j – okcidenten al [[Klaipėda]] kaj orienten al [[Vilno]] – kaj krome fervoja, aviada kaj riveroŝipa nodopunkto, favorigis kreskon de industriaj entreprenoj (en lando krome principe difinita per agrikulturo kaj malmulta industrio), sed ankaŭ la kreskon de pluraj universitatoj kaj multaj artaj galerioj. Aparte la arto de teksaĵoj kaj vestaĵoj, kies radikoj krom la historiaj teksaj tradicioj estas la de la 19-a jarcento forta teksa kaj vestaĵojnkudra industrio de la urbo, fortas en Kaunas, kiun respegulas granda kaj internacie tre atentata privestaĵa foiro ĉiun duan jaron.