Kosmo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
AAld: + 1 bildoj + 1 ligoj + 3 kategorioj
Linio 1:
'''Kosmo''' estas la [[universo]], rigardata kiel unu ordigita tuto, aparte de la [[tero]] kaj ties atmosfero. En la alteco ĉirkaŭ 120 km de la tero, [[atmosfero]] praktike forestas, pro tio objektoj povas movi rapide sen suplementaj energioj. La spaco inter planedoj ne estas tute malplena, sed ĝin plenigas rarigita gaso, suna vento kaj polveroj. La [[FAI]] ''Fédération Aéronautique Internationale'' (Internacia Aeronaŭtika Federacio) difinas la komenco de kosmo kiel 100 km super la tero.
 
:La vorto devenas de la [[greka lingvo|greka]] vorto ''kosmos'', kiu signifis "ordo" aŭ "bonordo" en [[Homero]], sed poste, pro [[Pitagoro]] kaj aliaj filozofoj, signifis "la ordo de la mondo" aŭ, simple, "mondo", eĉ se tiu mondo ŝajnis difekta kaj pekema, kiel en la [[Nova Testamento]].
 
:Post la unuaj provoj priskribi ĉielajn fenomenojn, aperis '''[[Astrologio]]''', kiu priskribas la karakteron de homo kaj antaŭdiras ties sorton laŭ la aranĝo de la astroj en la momento de ties naskiĝo. Por la antaŭdiro de la estonto astrologoj uzas horoskopon (laŭvorte signifas "horo de observo"), tabelon, kiu donas informojn laŭ la pozicioj de ĉielaj korpoj ĉe ies preciza tempo de naskiĝo.
 
== Sciencoj pri la kosmo ==
* '''[[Astrofiziko]]''' - Unu el branĉoj de astronomio, kiu studas fizikajn kaj kemiajn fenomenojn de la kosmo.
* '''[[Astrometrio]]''' - Unu el branĉoj de astronomio, kiu studas la movadon kaj poziciojn de ĉielaj korpoj. Ĝi estas ankaŭ nomita Pozicia Astronomio.
* '''[[Astronomio]]''' - Scienco pri la astroj kaj kosmaj fenomenoj.
* '''[[Etnoastronomio]]''' - La esploro de astronomiaj konceptoj kaj tradicioj trans kulturoj kaj etnoj.
* '''[[Kosmografio]]''' - Scienco, studanta la movojn de la astroj kaj la astronomian sistemon de la universo.
* '''[[Astronaŭtiko|Kosmonaŭtiko]]''' - Scienco, kiu studas la kondiĉojn kaj pretigas la rimedojn por vojaĝoj inter la planedoj aŭ la steloj.
Linio 16:
== Famaj Sciencistoj ==
:'''[[Eratosteno]]''' ([[-276|276]]-[[-195|195]] a.K.)
 
:Ĉi tiu Greka astronomo unuafoje mezuris la grandecon de la Tero. Li decidis ke la longo de polusa meridiano estas 7850 mejloj. Efektive, laŭ modernaj precizaj mezuroj ĝi egalas al 7900. Li havis sciencverkojn en Matematiko (teorio de nombroj), astronomio, filologio, filozofio, muziko.
 
:'''Klaŭdio [[Ptolemeo]]''' ([[87]]-[[150]])
 
:La antikva Greka astronomo Ptolemeo supozis , ke la Tero estas la centro de la universo (Geocentra sistemo de la universo), kaj la Suno, Luno, planedoj, kaj steloj rondiras ĉirkaŭ ĝi. Ĉi tiu. t.n. Ptolemea Sistemo pri la universo estis akceptita dum la sekvantaj 1500 jaroj. Sian teorion li rakontis en la ĉefverko "Almagest" - enciklopedio pri antikvaj astronomiaj scioj. En la verko "Geografio", li donis geografiajn informojn de antikva mondo.
 
:'''Nikolao [[Koperniko]]''' ([[1473]]-[[1543]])
 
:La Pola astronomo Koperniko estis kreanto de Heliocentra sistemo de la universo (helios - "suno" en greka lingvo). Ĉi tio signifas, ke la Suno kaj ne la Tero estis la centro de nia universo. Pri tio li rakontis en la verko "Pri cirkulado de ĉielaj sferoj" (1543). La ideo estis akre disputata komence kaj katolika eklezio malpermesis ĝian propagandon dum 1616-1828.
 
:'''Johano [[Kepler]]''' ([[1571]]-[[1630]])
 
:Germana astronomo, unu el fondintoj de moderna astronomio. Li eltrovis leĝojn de la movoj de planedoj, surbaze de kio kunmetis planedajn tabelojn. Kepler eltrovis ke la orbitoj de la planedoj estas elipsoformaj (ovala) anstataŭ antaŭe supozita rondaj. Antaŭ Keplera eltrovo, astronomoj pensis, ke la orbitoj de ĉiuj planedoj estis perfektaj cirkloj. Li inventis teleskopon, en kiu objektivo kaj okulario estas ambaŭflanke konveksaj lensoj.
Linio 33:
:'''Galileo [[Galilei]]''' ([[1564]]-[[1642]])
 
:Galileo estas konsiderinda la unua astronomo kiu uzis [[teleskopo]]n. Li mem konstruis teleskopon, kiu pligrandigadis objektojn 32-oble, per kiu eltrovis kvar satelitojn de Jupitero, makulojn sur la Suno kaj kraterojn sur la luno. La teleskopo ankaŭ permesis al Galileo, konfirmi Kopernikan teorion pri heliocentrismo, kontraste al Ptolemea geocentrisma teorio. La ideo ke la Suno estis che la centro de nia universo estis tiel revolucia tio, ke en [[1633]] Galileo estis kondamnita. Ĝis la morto li estis konsiderita kiel "katenulo de Inkvizicio", al kiu oni malpermesis diskuti pri Kopernika teorio.
 
:'''Isaako [[Neŭtono]]''' ([[1643]]-[[1727]])
 
:Angla matematiko, mekanikisto, astronomo kaj fizikisto, fondinto de klasika Mekaniko. Ĉi tiu Brita astronomo estas eltrovinto de la principo de gravito, donis teorion pri la movo de ĉielaj korpoj, kreis bazon de la Ĉiela Mekaniko.
 
:'''Edmond [[Halley]]''' ([[1656]]-[[1742]])
 
:Ĉi tiu Brita astronomo kalkulis orbitoj pli ol 20 kometoj. Antaŭdiris pri la apero de la kometo en [[1758]], kiu poste estis nomita pro li. Li kunmetis katalogon de astroj de suda ĉielo.
 
:'''William [[Herschel]]''' ([[1738]]-[[1822]] )kaj '''John [[Herschel]]''' ([[1792]]-[[1871]])
 
:Ĉi tiuj Anglaj astronomoj, patro kaj filo, unuafoje faris plenan studadon de steloj kaj nebuloj. William Herschel identigis pli ol 800 duoblaj steloj kaj pri 2500 nebuloj. Nur 100 nebuloj estis konata antaŭ li. Lia filo, John Herschel, elmigris al Sudafriko por kelkaj jaroj por krei katalogon de la steloj en la Suda Hemisfero, kiu ne estis videbla en Anglio. Li ankau eltrovis multajn novajn duoblajn stelojn kaj nebulojn.
 
:'''[[Edwin HUBBLE]]''' ([[1889]]-[[1953]])
Linio 53:
----
==Vidu ankaŭ:==
* [[Carl SAGAN]]
{{il}}[[Kosmoesploro]]
{{il}}[[:Kategorio:Kosmonaŭtoj|Kosmonaŭtoj]]
Linio 58 ⟶ 59:
'''[S]:''' [[Vikiarbo]] > [[Universo]] > Kosmo <br>
'''[M]:''' [[Galaksio]] ~ [[Konstelacio]] ~ [[Sunsistemo]] ~ [[Kosmoesploro]]
[[Dosiero:Meister des Hildegardis-Codex 001.jpg|thumb|left|180px|<!-- [[Hildegard de Bingen]]s _fremstilling_ _av_ _Kosmos_ _eller_ Universo -->]]
<br clear=all>
[[Kategorio:Kosmologio]]
[[Kategorio:Astronomio]]
[[Kategorio:Filozofio]]
 
 
[[ar: كون ]]
[[de:Kosmos]]
[[en:Cosmos]]
[[es:Cosmos]]
[[nbno:Kosmos]]
[[pl:Kosmos]]
[[pt:Cosmos]]