Ekvadoro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 229:
Dum la 1980-aj jaroj, la homa translokiĝo eksterlanden ekakiris dimensiojn jam gravajn por la ekonomio kaj por la socio. La influo de modoj, moroj kaj kutimoj ekinfluis ankaŭ sur familioj de klasoj kaj mezmalaltaj kaj malaltaj.
 
Post akra ekonomia kaj financa krizo de [[1999]], oni ĉirkaŭkalkulas ke pli ol tri milionoj da ekvadoranoj (20% de la totalo de la populacio je 2005) abandonis la landon direkte al diversaj destinoj, ĉefe al [[Usono]], [[Hispanio]] kaj [[Italio]] (al tiuj tri lokoj kiel unuaranga laboristaro ĉefe). Estis elmigrado ankaŭ al aliaj landoj kiaj [[Venezuelo]] (en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj), [[Ĉilio]] (ĉefe kuracistoj kaj aliaj sanlaboristoj), [[Kanado]] (profesiaj teknikistoj) kaj, malplie kaj pro diversaj tialoj, al [[Israelo]], [[Belgio]], [[Meksiko]] kaj [[Unuiĝinta Reĝlando]]. La [[elmigrado]] pluis laŭlonge de la unuaj jaroj de la 20a jarcento.<ref>[http://www.ildis.org.ec/public/titleList.do?categoryCode=13 Cartillas de migración], de ILDIS</ref> Oni ne konas precize kiom da ekvadoranoj estis elmigrintaj nek ekzistas precizaj ĝeneralaj statistikoj pri ties nombro kiel loĝantoj en ties novaj landoj. Ja ekzistas partikularaj ciferoj, ekzemple en Hispanio je 1a de januaro de 2012 laŭ la INE (hispana Nacia Instituto pri Statistiko) ekvadorianoj estis la kvara plej granda grupo de enmigrintoj, nur post rumanoj, marokanoj kaj britoj, kun 308.174 ekvadoraj enmigrintoj, tio estas 52,536 malpli ol la antaŭa jaro.<ref>Charo Nogueira, "La población extranjera baja por primera vez en 15 años", [[El País]], Madrido, 17a de januaro 2013, paĝo 35.</ref>
 
En januaro de [[2007]], la ekvadora registaro kreis la Nacian Sekretarion por Migrantoj (Senami), cele difini la publikan politikon pri homa moveblo (migrado, elmigrado, enmigrado, rifuĝo, ktp.), kies linioj registriĝis en la Konstitucio de 2008. Post 2002 la elmigrado malpliiĝis jaron post jaroj danke al la ekonomia stabileco kaj post 2005 plie malpliiĝis pro alveno de la krizo al la unua mondo kaj la significa disvolviĝo de la nacia ekonomio kaj ekde 2010 limiĝis praktike al migrado pro studoj, turismo aŭ komerco.
 
Post 2002 la elmigrado malpliiĝis jaron post jaroj danke al la ekonomia stabileco kaj post 2005 plie malpliiĝis pro alveno de la krizo al la unua mondo kaj la significa disvolviĝo de la nacia ekonomio kaj ekde 2010 limiĝis praktike al migrado pro studoj, turismo aŭ komerco.
 
=== Enmigrado ===