Tonlingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
unuecigo de referencoj
Linio 54:
La cifera sistemo de tonindiko estis proponita de [[Zhao Yuanren]], kiu ankaŭ ”komponis” plurajn rakontetojn el cetere identaj silaboj, kiujn distingas nur la tono. Tio bone ilustras la altan funkcian ŝarĝon de la tonoj en la ĉina. Jen ekzemplo:
 
''Qí Qí qī qī. Qí qī qì qī qì. Qí Qí qì. Qì qí qī qī. Qí qí qǐ. Qī qī qì. Qǐ qí qī Qí. Qí Qí qī qī. Qì qì qī Qí.'' {{el}} [http://www2.ling.su.se/staff/hartmut/ljud/qi_qi.wav Aŭskulti] <ref>Hartmut Traunmüller, (1997). [http://www2.ling.su.se/staff/hartmut/tur.htm ''En tur i fonetikens marker''] (Ekskurso en la terenon de fonetiko), Lingvistika instituto, Stokholma universitato.</ref>
 
Traduko: Sesdekjarulo el Ĉi havis sep edzinojn. La edzinoj de la sesdekjarulo forĵetis la [[lakaĵo]]jn (漆器). La sesdekjarulo el Ĉi koleriĝis, forlasis la sep edzinojn kaj forrajdis sur [[ĉilino]] (麒麟). La sep edzinoj bedaŭris kaj petis lin resti en Ĉi. La sesdekjarulo el Ĉi lasis sian koleron kaj restis en Ĉi.
Linio 66:
=== Tonsinkronigo, tonakcento ===
 
En kelkaj tonlingvoj oni ne povas konsideri la tonalton en si mem distingiva. Anstataŭe estas malsama sinkronigo de la tonaj movoj kun la segmentoj, kiu estas distingiva. Tio estas la kazo en la skandinaviaj tonlingvoj <ref>Gösta Bruce & Eva Gårding (1978). ”A prosodic typology for Swedish dialects”. In Gårding, Bruce, Bannert (eds) ''Nordic Prosody: Papers from a Symposium'', p. 219-229. Dept. of Linguistics and Phonetics, Lund University.</ref>. En tiuj ekzistas distingo inter du ''tonakcentoj'', nomataj "akcento 1", aŭ "akuta akcento" kaj "akcento 2" aŭ "grava akcento". Tiu lasta tamen nur ekzistas en plursilabaj vortoj. La vario de la sveda parolata en [[Finnlando]] ne estas tona. La [[dana]] ne plu estas tona lingvo, sed restas fenomeno, nomata ''stød'' 'puŝo', kiu montriĝas en momenta forfalo de regula tono en vokalo de vortoj, kiuj en la [[sveda lingvo]] havas akcenton 1. La dana dialekto parolata en [[Bornholm]] similas al la sudsvedaj dialektoj kaj retenas la tonakcentan distingon.
 
=== Ton-voĉregistro ===
Ekzistas lingvoj, en kiuj distingiva uzo de tono estas kombinita kun distingiva uzo de ”voĉregistro” (tipo de voĉado). Plej ofta estas distingo inter ”spira voĉo”, ”modala voĉo” (tio estas ordinara voĉo), kaj ”knara voĉo”. En tiuj kazoj, tonaj distingoj povas kunfandiĝi kun voĉaj. En la [[birma lingvo]], la variado de la voĉo nun superregas tiun de la tono.
{|class="wikitable"
|+Ton-voĉregistroj en la [[birma lingvo]]<ref>James Matisoff, (2001). ''Prosodic Diffusibility in South-East Asia,'' pp. 309-310. In Aleksandra Aikhenvald and Robert Dixon, ''Areal Diffusion and Genetic Inheritance,'' OUP.</ref>
|-
! Registro