Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/KuboF: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Diskuto: rigoreco de reguloj
Linio 121:
 
Por la bona funkciado de Vikipedio, por ĝia daŭra kreskado kaj por iom-post-ioma strebado al bona kvalito, pli gravas persista aktivado de multaj, multfakaj, diversspecaj, malsamstilaj kaj talentaj volontuloj. Plej detrue por ĉio ĉi estas ĉikana, troregulisma ĝenado de aliaj kontribuantoj, ĉar tio nur forpelas kaj jam forpeladis seriozajn vikipediistojn. Por administranto, kiu rajtas forigi artikolojn kaj forbari kontribuantojn, estas plej grave kompreni, kio estas bona por la tuto (bona por la enciklopedio kaj por la lingvo) kaj distingi tian bonon disde la "korekteco" kaj "laŭreguleco" atingeblaj per malgrandanima ŝovado de sia nazo en ĉiajn aferojn. Necesas antaŭ ĉio kompreni, ke troa insistado pri siaj personaj preferoj (kaŝnomataj, ekz., "unuecigo" aŭ "vikipediaj reguloj") nur indignigas saĝulojn kaj instigas tiujn simple adiaŭi. – KuboF montris danĝerajn simptomojn pri ĝuste tia konduto, nedezirinda, eĉ netolerebla ĉe administranto. Kaj la konduto estis insista. Eĉ post protestoj li ne komprenis, kion li estis faranta. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 14:22, 9 Feb. 2013 (UTC)
:Se vi deiras de la premiso, ke pli grave estas lasi ĉiun fari laŭ sia plaĉo kaj ne ŝanĝi tion, kio plaĉis al antaŭa kontribuinto, ol havi laŭeble unuecan (aspektan/teĥnikan) stilon, tiam viaj argumentoj validas. Jes, se temus vere pri "personaj preferoj", ankaŭ tiam viaj argumentoj validus. Sed mi ja pensas, ke unuecigo estas grava, kaj iu antaŭa kontribuinto havas precize same multe da rajtoj pri certa artikolo kiel iu (KuboF), kiu ĝis nun ne kontribuis en ĝi. Estas grave redakti kun kuraĝo (kaj ne tro da singardemo kaj sindemandado, ĉu tio plaĉos al la antaŭaj aŭtoroj), ĉar nur tiel povas progresi Vikipedio.
:Se viaj "seriozaj Vikipediistoj" perdiĝas pro tio, ke iu ŝanĝas "iliajn" artikolojn en maniero, kiu al ili ne plaĉas, tiam tio estas vere neniom plorinda perdo, ĉar tio estas miaopinie simple ne sinteno konvena al la principoj de (tiu ĉi) vikio. [[Uzanto:Darkweasel94|darkweasel94]] ([[Uzanto-Diskuto:Darkweasel94|diskuto]]) 16:14, 9 Feb. 2013 (UTC)
 
== Rezulto ==