Ĝemela lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ZéroBot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: la:Idioglossia
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
Ĝemela lingvaĵo ofte estas mirige flua. La fenomeno estas tamen foje konsiderata kiel nenio alia ol tre nematura kaj diverĝa formo de la gepatra lingvo, ofte kun pli aŭ malpli kutimaj fonologiaj diverĝoj. Tiuj estiĝas ĉar la infanoj senkritike akceptas kaj imitas la prononcon unu de la alia. Ne malmultaj vortoj tamen estas aŭ ŝajnas esti apriore kreitaj de la infanoj. Ĝemela lingvo estas foje konsiderata kiel nenormalaĵo, kiu povas prokrasti la lingvan evoluon de la infanoj kaj por kiu ekzistas la terminoj ''idioglosio'' kaj ''kriptofazio''. (En tia prijuĝo estas malkonsiderata la fakto, ke ĝemela lingvo faciligas kaj progresigas la komunikadon inter la ĝemeloj mem.) Oni observis, ke mildaj perturboj de la parolo, kiuj kutime montriĝas komence de la lerneja aĝo, pli ofte aperas ĉe infanoj kiuj uzis ĝemelan lingvon ol ĉe aliaj. Tio povas esti kaŭzita de tio, ke fiksiĝis ĉe la infanoj nelaŭnormaj parolkutimoj. Tamen ankaŭ verŝajnas, ke ĝemela lingvaĵo pli ofte aperas ĉe infanoj kun denaska dispozicio por malfrua evoluo de sia parolo.
La uzado de ĝemelaj lingvoj kutime malaperas kiam la infanoj jam sufiĉe bone regas la lingvon de sia ĉirkaŭo. Minoritato inter la infanoj tamen evoluigas sian ĝemelan lingvon al flegata privata lingvo, kiun ili uzas inter si, krom la gepatra lingvo, ankaŭ post la trijara aĝo. Ĉe tiuj montriĝas, anstataŭ tendenco al perturba parolo, tendenco al iomete superaveraĝa lingva kapablo. En tiuj kazoj klaras, ke temas pri autonomaaŭtonoma lingvo. Ĉiujare naskiĝas proksimume unu miliono da ĝemelaj opoj en la mondo. Ĉar almenaŭ unu elcento el tiuj evoluas aŭtonoman ĝemelan lingvon kaj retenas tiun dum pluraj jaroj, oni povas aserti, ke tiuj lingvoj konsistigas la vastan plimulton de ĉiuj vivantaj lingvoj. (La nombro dade malsamaj etnaj lingvoj kutimas esti taksata je ne pli ol 7 000).
 
La ĝemelaj lingvoj ne estas tipaj [[natura lingvo|naturaj]] nek tipaj [[konstruita lingvo|konstruitaj lingvoj]]. Ili rezultas el imitado de sonproduktado kaj komunika konduto inter la ĝemeloj. Tio ne postulas multe da elpensado. Ĝemelaj lingvoj evoluas hazarde kaj senplane. Ili do ne estas "[[planlingvo]]j". Laŭ sia estiĝo, ili iom similas al [[kreola lingvo|kreolaj lingvoj]], kiuj estas kreataj de infanoj en medio, kie estas uzata nestabiliĝinta [[piĝino]], sed ili malsimilas al tiuj pro la ekzisto de [[apriora lingvo|aprioraj]] vortoj. Aliflanke, la aŭtonomiĝintaj ĝemelaj lingvoj parencas al la [[Arta lingvo#Personaj lingvoj|personaj artaj lingvoj]], tipe kreataj de junuloj.