Maŭzoleo Zsolnay: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: Sur la monteto "Ledina" malantaŭ la Porcelanfabriko Zsolnay (pron: ĵolnoi), eĉ nuntempe funkcianta, troviĝas la maŭzoleo de familio Zsolnay. Ĝi estis konstruita antaŭ 101 jaro...
 
StripedM (diskuto | kontribuoj)
Linio 11:
 
La tegmenton de la konstruaĵo kovras tegoloj Zsolnay kun verda emajlo. La pluvo-defluigiloj, la pluvokanaloj kun mezuro 40x40 cm senescepte estas la produktoj de la familio Zsolnay. Ĉe la norda flanko de la konstruaĵo, se oni enpaŝas ĉe la alia enirejo, 17 ŝtupoj kondukas al la sarkofagoj. Trarigardante la rondan aperturon supre, meze de la kapelo, oni povas vidi la duoncirkloforman reliefon super la suda enirejo. La reliefo similas al okulo. Ĉe la okcidenta flanko estas videbla la reliefa portreto de Vilhelmo Zsolnay. Ĉe la suda flanko oni povas vidi raraĵon de la ceramikhistorio, la ruĝan refraktan reliefon. La orientan flankon de la sarkofago ornamas ŝildo, kiun planis Julia en 1892 je la peto de sia patro. La familio unue formis ceramikaĵon pri la simbolo de la urbo Pécs el la prakristana epoko de la urbo, do pri la kvin turoj, tiel la sama figuro fariĝis ankaŭ la emblemo de la familio kaj tiu de la porcelanfabriko en la periodo de emajlo "eozin". Tiu periodo daŭris ekde 1896 ĝis 1922. La emblemo kiel marko estis uzata por tiu speciala emajlo.
 
[[Kategorio:Maŭzoleoj]]
 
[[hu:Zsolnay-mauzóleum]]