Balázs Wacha: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Verkoj: Leteroj pri esperanto al Martha Carmona.
Linio 17:
*'''Pri redundo kaj ensociiĝo de planlingvo'''
*'''Dulingveco en familio unuetna'''
*'''Leteroj pri esperanto al Martha Carmona'''
 
 
 
 
'''LETEROJ PRI ESPERANTO AL MARTHA CARMONA.'''
 
 
Jen rakonto en du afablaj leteroj al sia amikino Martha Carmona kiu ipernity-e ricevis la unuajn instruadojn pri esperanto de Blazio VAHA. ( n.s. WACHA, Balázs ( ''hungara lingvo'' ) ĝis nun aŭtoro de 2 655 artikoloj nur verkitaj en Ipernity [ http://www.ipernity.com/home/34592 ] ) kaj kiu nun instruadas esperanton al siaj tri genepoj kiuj nun aĝas 2-3-4 jarojn.
La verkisto ankaŭ zorgas sian patron, okupas lia flegado kaj dommastrumado kaj ankaŭ instruas en la Budapeŝta universitato, lekcias ĉe doktoriga kurso al personoj, kiuj havas jam universitatan diplomon, kaj nun estas verkantaj sian doktoran tezon. Al ili instruas interlingvistikon, tio estas Esperanto, aliaj lingvoprojektojn, lingva planado. [ http://www.ipernity.com/doc/34592/11114493 ] ( ''foto kun sia bela edzino Judit kaj nepino Fannjo dum promenado'').
 
 
'''PRI ESPERANTO EN SIA VIVO (Merkredo 21a de Marto 2012):'''
 
Mi lernetis Esperanton en la jaro 1967/68, ekstudis ĝin regule en la jaro 1970, do mi havas intensan rilaton al Esperanto de antaŭ 42 jaroj. Tamen mi ne sentas min ĉiuflanka esperantisto, mi partoprenas ne sufiĉe multe da aranĝaĵoj, ni ne estas malriĉuloj, mizeruloj, sed mi ne povas permesi al mi veturadi "de kongreso al kongreso", do multon el la vivo de organizoj kaj "esperantistoj-vojaĝantoj" mi pli imagas, ol tute komprenas. Mi partoprenadis junularajn tendarojn, renkontiĝojn en Eŭropo, ĉefe en Pollando, Slovakio, Kroatio, nur malmultfoje pli malproksime: en Francio, Rusio, Svislando.
 
Mi ja instruadis, lekciadis pri Esperanto, sed tio ne povis fariĝi en mia vivo io konstanta, kiel ĉe kelkaj pli energiaj aŭ pli lertaj esperantistoj. Forta flanko de mia esperantumado estas la familia apliko, sed mi ne sufiĉe sukcesis ligi mian familion al la "internacia movado", ni restas iel ekstere.
 
 
'''PRI ESPERANTO, IDO, SIA VERKADO (Sabato 24 marzo 2012):'''
 
 
Mi pli-malpli konas gramatikon de Ido, kaj tekston en Ido ankaŭ vi certe komprenus. Ĝi ja praktike tre similas Esperanton.
Vi demandis pri miaj verkoj: Mi verkadis artikolojn por hungaraj lingvistikaj revuoj, ĉapitrojn, libropartojn, libretojn, universitatan studlibron pri la hungara lingvo, studojn pri historio de la hungara lingvo.
 
Verkado pri Esperanto.
Ankaŭ pri Esperanto - artikolojn, en la hungara lingvo kaj en la lingvo Esperanto.
Sed ne multajn. Ili aperis en la revuoj Planlingvistiko, Literatura Foiro, Komtribuo al lingvaj teorio kaj praktiko, ĉefe en la 1970aj-1980aj jaroj. Mi pensas, ke legis ilin tre malmultaj personoj. Ĉe Ipernity ĝojigis min, ke ĉi tie oni reagas kelkfoje tre rapide.
 
Mi verkis la romanon Adolesko, en Esperanto, mi finverkis ĝin en 1976 kaj ĝi aperis en la jaro 1987. Poste mi ne verkadis literature.
En mia junaĝo ok jarojn mi instruadis la rusan lingvon kaj Esperanton en pedagogia altlernejo, sed poste plejparte mi ne i n s t r u i s, sed e s p l o r i s lingvohistorion.
Nia laborklektivi verkis historion de la hungara lingvo inter la jaro 1200 kaj 1800 (proksimume). Mi okupigis ankaŭ pri la nuna hungara lingvo (esplore). Tamen de tempo al tempo mi (denove) instruis, lingvistikon en universitato, Mi ankaŭ instruis, sporade, Esperanton en universitato aŭ al infanetoj. Ne miskomprenu min, mi ĉiam havis (ian) laboron, eĉ bonan, ĝis mia emeritiĝo, sed mi (kiel ankaŭ aliaj) ne povis havi konstantan laboron kiu ebligus labori por Esperanto senzorge, kvankam mi ambiciis (aŭ almenaŭ deziris) tion de junaĝo..
 
Nun la Budapeŝta instruado de Esperanto ne estas tre stabila, ĝi estas malstabile. eble ĝi pereos definitive. Sekrete mi iam revas, ke ĝi estus iel vivtenebla au revivigebla, sed tion mi diras nur al vi, mi preskau havas superstiĉon paroli pri esperoj,kiuj estas nesufiĉe fundamentitaj.
Mi kiel vi vidas, multe skribadas nun por "Ipernitjo" (Ipernity), sed tio estas ankaŭ, ĉar tion fari estas tamen pli facile, ol provi fari ion stabile.
Vi vidas, jen mi skribas al vi, kaj vi tuj tion legos. Tio estas tre bona ! Se mi volus (aŭ volas) verki ion por aperigo en revuo aŭ libro,estas ĉiam multe pli malcerte, ĉu mi (oni) sukcesos.
 
Pri la hungara lingvo mi malkovris iom da interesaj aferoj. Ŝajne vi imagas min tre sukcesa, tio estas eraro. Mi faris (laŭ mi) kelkajn bonajn aferojn, sed mi ne povis plenumi ĉion necesan kontinue. De malproksime vi imagas min pli sukcesa, ol mi estas. Fakte, aferojn kiel pjaspo oni ne povas sukcese prezenti en proksima medio. Kvankam mi verkis pri ĝi artikolojn, sed verŝajne legis ilin neniu.
 
Nu, estas alia afero, ke mia animstato estas zigzaga, mi ankoraŭ revadas, kaj mi ja ofte sekrete imagas, ke mi iel kontrubuas al la afero, disvolviĝo de Esperanto. Sed mi eĉ ne sukcesas vere regule partopreni aranĝaĵojn. Ĉe esperanto mi havas etapojn: io sukcesadas tra kelkaj jaroj, poste mi vidas, ke tiu afero tamen ruiniĝas, jen pro io, jen pro tio. Tio estas parte pro miaj eraroj, verŝajne, sed parte pro la "provizoreco" , fremdeco de Esperanto en multaj medioj, ankau en Esperanto. Ekzemple oni ebligas aŭ permesas Esperanton instrui kelkajn jarojn, poste tamen oni ĉesas permesi. Io tia estis ekz. en la sepdekaj jaroj. Nun simile povos okazi pri landa sistemo de ekzamenado. Ni almenaŭ parte.
 
Nu, pardonu min pro miaj iom senordaj frazoj, fartu bone ! Mi estas iomete dormema. Bonan nokton, kara Marta, morgaŭ havu belan tagon !!!
 
Blazio.
 
==Tradukoj==