Ĉinoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Escarbot (diskuto | kontribuoj)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: listigo de internaj ligiloj per steleto; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Ĉinoj''' estas, simile kiel ekzemple [[britoj]], ofta, sed neunusigifa markigo. Ĝi povas signifi unu el la sekvantaj grupoj de homoj:
* ĝenerale loĝantojn de [[Ĉina Popola Respubliko]];
* la plej nombran kaj verŝajne la plej konatan etnon, vivanta sur teritorio de [[Ĉinio]] - '''[[hanoj]]n''';
* eventuale ankaŭ pluajn etnojn, vivantaj en Ĉinio, sed kutime ne [[tibetanoj]]n aŭ [[ujguroj]]n.
----
'''Ĉinoj''' estas anoj de la ĉina nacio. Tio estas pli vasta kategorio ol la [[hanoj]], kiuj estas la ĉefa etno en [[Ĉinujo]]. En la ĉina lingvo mem, oni distingas inter 中华民族 (''Zhōnghuá Mínzú'', ĉina nacio) kaj 汉族 (''hànzú'', hanoj). Krom la hanoj, al la ĉina nacio ankaŭ apartenas aliaj etnoj kiel la [[mongoloj]], la [[tibetanoj]], la [[hujoj]] kaj la [[manĉuoj]]. Nuntempe Ĉinio oficiale agnoskas 56 [[etno]]jn kiel apartenantajn al la ĉina nacio.
 
La koncepto de "ĉina nacio" estis kreita fine de la [[Qing-dinastio]] (do fine de la 19-a kaj komence de la [[20-a jarcento]]) por pravigi la ekziston de regno kiu regas tiujn diversajn etnojn. Antaŭe la esprimo ''Zhōnghuá Mínzú'' nur estis uzata por la hana popolo. Nuntempe multaj ĉinoj akceptas la ekziston de nacia unueco, kvankam daŭre ekzistas kontroversoj pri ĝi: precipe kelkaj [[tibetanoj]] kaj kelkaj [[ujguroj]] malakceptas tiun koncepton.
Linio 10:
En Esperanto ekzistas ankaŭ la vorto "ĉinujano" (aŭ "ĉiniano") kiu povas esti uzata kun ankoraŭ pli ĝenerala signifo ol "ĉino" (do ankaŭ por enloĝantoj de Ĉinio kiu apartenas al neniu el la 56 ĉinaj etnoj), kaj kiu ankaŭ povas esti uzata, se oni ne volas aliĝi al la teorio ke ekzistas "ĉina nacio".
 
== Implicoj ==
Alpreni la ideon pri la "ĉina nacio" devigis al oni reinterpreti aŭ reskribi [[Historio de Ĉinio|ĉinan historion]]. Ekzemple, la [[dinastio Manĉu]] pasintece ofte estis priskribita kiel "konkerinta reĝimo" aŭ "ne-hana" reĝimo. Post kiam oni alprenis tiun [[ideologio]]n, kiu rigardas la [[manĉuoj]]n kiel "ĉinojn", la distingo inter fremdaj kaj sametnaj dinastioj devis esti forlasita. Laŭ la nova koncepto, la manĉuoj, ĝuste tiel ĉinaj kiel la hanoj, ne plu povas esti rigardataj kiel "[[barbaroj|barbaraj]] konkeremuloj", kaj la [[dinastio]] ''[[Qing]]'' devas ne plu esti rigardata kiel "konkerinta imperio".
 
Linio 17:
Malgraŭ la supraĵa aplikado de la nocio pri la "ĉina nacio" al etnoj kaj historio, la pli malnova koncepto de la ĉina nacio kiel pli-malpli sinonimo de la hanoj ankoraŭ restas vaste tenata, eĉ en Ĉinio. Ekzemple, diskutoj pri [[ĉina kuirarto]] kutime temas pri la kuirarto de la hanoj -- tre malofte pri la kuirarto de [[ujguroj]] aŭ [[tibetanoj]].
 
== Vidu ankaŭ ==
{{el}}* [[Ĉinujo]]
{{el}}* [[Hanoj]]
{{el}}* [[Historio de Ĉinio]]
 
{{apartigilo}}