Ŝarko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 94 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q7372)
Linio 30:
'''Ŝarkoj''' (''Selachimorpha'') estas zoologia (super)ordo de tiuj bestoj. Konataj estas ĉ. 250 [[specio]]j, el kiuj kelkaj estas [[ovonaska]]j, aliaj [[vivonaska]]j.
 
Haaien er zijn 375 soorten haaien maar er is ook een hele bijzondere haai de Thieme haai de haai ziet er dik uit en niet zo lang
== Konservado ==
Tutmonde, 21 % de ŝarkospecioj kalkulas inter la "minacitaj" kategorioj, kaj 18 % estas "apud minaco". Por aliaj 35 %, ne estas sufiĉaj donitaĵoj por decidi pri ilia stato. Pli ol duono de la specioj kiuj pasigas la plimulton de sia tempo en la supraj tavoloj de la oceano, submetataj al fiŝkaptado, estas sur la minacita listo. Kontraŭleĝa ŝarkokaptado estas la ĉefa kaŭzo, sed estas laŭleĝa celata ĉasado por naĝiloj kaj viando, kaj ŝarkoj ankaŭ estas kaptitaj akcidente ([[ŝarka sen-naĝiligo]]).
 
Kelkaj evoluintaj landoj efektivigis kaptolimigojn kaj restriktojn de naĝiloj.
 
La {{daton|25|septembro|2009}} [[Johnson Toribiong]], la prezidanto de [[Palaŭo]] anoncis dum seanco de la [[Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj]] pri malpermeso de ĉia komerca ŝarkokaptado en maroj de tiu [[Pacifika oceano|Pacifika]] respubliko. Ankaŭ la prezidanto alvokis al tutmonda malpermeso de uzado de ŝarkonaĝiloj, kaj al ĉeso de la praktiko de forigo la naĝiloj. «Ĉi tiuj bestoj estas buĉataj kaj estas eble ĉe la rando de malapero, krom se ni farais pozitivan agon por protekti ilin,» diris li. «Ilia fizika beleco kaj forto, laŭ mia opinio, reflektas la sanon de la oceanoj; ili elstaras». Protektita zono havas proksimume 600 000 kvadratajn kilometrojn de oceano kaj tie vivas 130 minacataj specioj de ŝarkoj. Tiutempa aera enketo trovis fiŝkaptadon fare de 70 ŝipoj en la zono, la plimulto de ili kontraŭleĝe.
 
Fakuloj opinias, ke palaŭa ekonomio nur profitos pro tiu malpermeso, ĉar plimulton da siaj enspezoj la lando ricevas danke al [[turismo]]. Ŝarkoj allogos plonĝistojn kaj helpos sanigi koralajn rifojn kaj ekologiajn sistemojn.<ref>[http://www.eventeo.net/web/index.php/pacifiko/natura%20medio/1655-palao-pioniro-de-arkorifuejo- Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo] {{eo}}</ref>
 
== Specioj ==