Predator (estaĵo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
=== Morfologio ===
 
La Predator estas dupieda preskaŭhomo, proksimume {{nombro|2,.5}} metrojn granda. La viro pesas mezgrande {{nombro|190}} kg. La pezo konsistas plejparte el muskuloj kaj tre malmulta graso, pro lia vivstilo kaj karnovordieto. La haŭto estas ĝenerale flavkolora kun nigraj makuloj, kaj neharkovrita.
Kvankam la korpo estas preskaŭhoma, tio ne estas la kazo pri la kapo. La kranio estas larĝa kaj etendita malantaŭe. Ĉirkaŭ la kranio oni povas vidi tion, kio estus la ekvivalento de niaj haroj, similante al nigraj "''dreadlocks''". La vizaĝo enhavas du malgrandajn okulojn. Kiel pri la plejmulto el la predadoj, la okuloj troviĝas sur la antaŭo de la kapo. Ili estas ofte flavaj aŭ verdaj, kun rondaj nigraj pupiloj. Sed ne estas nazo. La buŝo estas malgranda, kun tranĉaj dentoj, kaj estas ĉirkaŭita de kvar elstaraj artropodaj makzeloj.
Ŝajnas esti pluraj rasoj de Predator: ekzemple oni povas rimarki, ke la morfologio de la vizaĝoj de la du Predator el la fino de la filmo ''Predators'' estas iel malsama.
 
=== Biologio kaj fiziologio ===
 
La Predator estas multe pli forta kaj rapida, ol neniam la homa specio estus. Li havas eksterordinarajn fingrolertecon kaj refleksojn. La sensoj de la Predator estas pli evoluitaj, sed oni ne scias, ĉu la flarsenso estas parto de ĉi tiuj sensoj. Lia videbla spektro konsistas precipe el la [[Infraruĝa radiado | infraruĝaj ondoj]].
Eĉ se li povas suferi arktajn temperaturojn, li preferas varmajn kaj humidajn mediojn. Lia sango estas fosforeskoverda. La Predator spiras atmosferon samnaturan al la nia, sed ĝi ŝajnas pli azotriĉa.
 
=== Lingvaĵo ===
 
La orallingvaĵo ne konsistas el vortoj, kiel la homaj lingvaĵoj, sed plivole el grumbloj kaj roroj. Tamen la Predator povas ripeti humajn sonojn. La vizaĝesprimoj ŝajnas esti tre gravaj, ĉefe per la pozicioj de la makzeloj (ekz. enmemiĝataj aŭ disvolvataj). La skriblingvaĵo konsistas el strekaj tipoj.
 
=== Devena planedo ===
 
Oni scias malmultojn pri la devena planedo de Predator, kaj oni povas vidi ĝin iom en la filmo ''Aliens vs. Predator: Requiem'', tie ĝi ŝajnas tre industriigita. Kvazaŭ la Predator estas tre fortaj kaj rapidaj, oni povas pensi, ke tiu ĉi planedo estas pli dika, ol la Tero, kaj ke la pezeco devus esti pli granda. Ankaŭ oni povas supozi, ke ĝi ne troviĝus tre fore el la Tero, ĉar la Predator ne prenas longan tempon por veni el sia planedo al la Tero en tiu filmo.
 
== Teknologio ==
 
La teknologio de la Predator estas multe pli kompleksa, ol la humaj teknologioj. Ili povas vojaĝi traspacen. Ankaŭ ili uzas nekonitajn alojojn tre rezistajn, kaj eĉ iafoje kapablajn rezisti kontraŭ la acideco de la sango de la [[Alien (estaĵo) | Ksenomorfoj]] (ankaŭ nomitaj "Aliens"). Speciale la armiloj povas tranĉi preskaŭ ajn terajn materialojn.