Predator (estaĵo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 26:
 
La teknologio de la Predator estas multe pli kompleksa, ol la humaj teknologioj. Ili povas vojaĝi traspacen. Ankaŭ ili uzas nekonitajn alojojn tre rezistajn, kaj eĉ iafoje kapablajn rezisti kontraŭ la acideco de la sango de la [[Alien (estaĵo) | Ksenomorfoj]] (ankaŭ nomitaj "Aliens"). Speciale la armiloj povas tranĉi preskaŭ ajn terajn materialojn.
 
=== Kosmoŝipoj ===
 
La ŝipoj povas trapasi tra ajn medioj, kiel la interstela spaco aŭ la kromosfero de la suno. La ŝipoj havas elektromagnetan kamuflon, kio ilin nevidebligas. Ankaŭ ili havas radioeĥilojn kapablajn skani malamikajn ŝipojn kaj planedojn per treega precizeco, kaj energiarmilojn tre potencajn. Ekzistas pluraj specoj de ŝipoj.
 
* La '''migradoŝipo''' estas granda ŝipo, en kio tuta klano vojaĝas. Ĝi povas diskrecie surteriĝi aŭ resti orbite. Ĝi havas aŭtodetrusistemon, kio kaŭzas termonuklean eksplodon, aŭ diserigon de la ŝipo per speco de ĥemireakcio.
 
* La '''individuŝipo''' estas uzota por rapida atmosfera insertaĵo de unu Predator. Ĝi estas lanĉota el migradoŝipo.
 
=== Norma ekipo ===
 
* La maldika '''metaloida maŝo''' tegas tutan korpon de la Predator sub la militkiraso. Ĝi permesas kunigi tutajn partojn de la militkiraso, kaj disvastigi [[Elektromagneta kampo | elektromagnetan kampon] por nevidebligi.
 
* La '''biomasko''' estas la ĉefelemento de la militkiraso, ĉar ĝi havas multajn fundamentajn funkciojn por la supervivo kaj la ĉasado. La biomasko tegas la vizaĝon ĝis la supro de la kranio. Estas pluraj dezajnoj de maskoj depende de la klano kaj de la kasto: ĝi povas esti simpla kaj senteknologia, aŭ havi plenan kompleksan elektronikan ekipon.
La unua fundamenta funkcio donas spireblan atmosferon, eĉ se la Predator povas spiri nian atmorferon kelkmomente.
Por la ĉasado, la biomasko enhavas lumfiltrilojn ([[Infraruĝa radiado | infraruĝajn]], [[Ultraviola radiado | ultraviolajn]]...), detektfiltrilojn de ĥemiaj substancoj, kaj [[Ikso-radioj | iksoradiemisianton]] kaj [[Ultrasono | ultrasonemisianton]] por koni la sanostaton de organikaj celoj. Ankaŭ ĝi enhavas funkciojn de zomo kaj de gvido por la ŝultrokanono. Fine ĝi enhavas ondformanalisilon por registri kaj reprodukti fremdajn lingvaĵojn.
 
* La '''elektromagneta kamuflo''' estas programata el la pojnkonzolo. La elektromagneta kampo kaptas la lumon el unu flanko kaj restituas ĝin al la alia flanko. Tamen tiu kamuflo ne havigas veran nevideblecon, kaj estas neefika kontraŭ la Ksenomorfoj. Cetere oni povas diveni la ĉeeston de kamuflata Predator, kiam li pasas antaŭ arda lumo (kiel fajro), aū trans densa medio (kiel polvo aŭ nebuleto). Fine la akvo difektŝanĝas la elektromagnetan kampon kreante interferojn.
 
* La '''pojnkonzolo''', ĝenerale sur la maldekstra antaŭbrako, enhavas multajn funkciojn de programeco kaj de lokalizado. Unue ĝi permesas estri la biomaskon, sed ankaŭ projekcii holografikan bildon de loko. Fine ĝi permesas la aŭtodetruon en okazo de memmortigo.
 
* La '''supervivekipo''' konsistas el kirurgiaj iloj kaj diversaj drogoj. La Predator povas kuraci sin, kiel ekstrakti pafaĵojn aŭ kaŭterizi vundojn.
 
* La '''kiraso''' estas metala, malpeza, tre rezistanta, kaj manovrebla. Ĝi tegas ĝenerale la bruston, la dorson, la ŝultrojn, la antaŭbrakojn, la gabojn, kaj la piedojn. Ĝi protektas la Predator dum la batalo.
 
=== Arma ĉefekipo ===
 
* La '''duobla klingo''', kuntiriĝebla, estas portata ĝenerale ĉe la kiraso de la dekstra antaŭbrako. Preskaŭ nerompebla, ĝi estas la preferita armilo de la Predator por la korpo-kontraŭ-korpa batalo. Ekzistas variantoj: unika klingo (kio povas esti lanĉota), duobla klingo, aŭ triobla.
 
* La memenergia '''teleskopa lanco''' estas ankaŭ el nekonita alojo preskaŭ nerompebla. Ĝi estas uzota en okazo de korpo-kontraŭ-korpa batalo, aŭ ĵetota al kontraŭulo.
 
* La '''plasma ŝultrokanono''' estas portata ĝenerale sur la maldekstra ŝultro, kaj interrilatigata kun la masko. La kanono movas laŭ la kapmovoj, kaj estas gvidata de la celadoprogramo de la biomasko. Apenaŭ la predo estas celita, la kanono aŭtomate pafas.
 
* La '''inteligenta disko''' povas esti uzota ĉe la korpo-kontraŭ-korpa batalo, aŭ lanĉota. Ĝi estas tre akra, kaj povas tranĉi la plejmulton de la teraj materialoj. Ankaŭ ĝi povas tranĉi plurajn celojn sur la sama trajektorio. Se ĝi ne estas enigita en muro, ĝi aŭtomate revenas al la proprietulo.
 
* La metala '''aŭtokuntiriĝebla reto''' estas ĵetota al kontraŭulo el pistolo. Kiam ĝi estas ĵetita, ĝi ankriĝas en la plej proksima vando, kaj kuntiriĝas. La maŝo estas tiel maldika, kiel ĝi tranĉas la viktimon. Tamen ĝi ne rezistas kontraŭ la acideco de la sango de la Ksenomorfoj.
 
* La '''ceremoniponardo''' estas fabrikita el osto de Ksenomorfo, tio kio ĝin rezistigas kontraŭ la acida sango. Ĝi ĉefe servas eltiri la protektan tavolon de la haŭto de Ksenomorfoj.
 
* La '''tranĉanta stelo''', metala kaj kuntiriĝebla, multe similas la inteligentan diskon. Kiam oni premas sur la flankoj, ses klingoj malfaldiĝas. Ĝi funkcias kiel la inteligenta disko.
 
* la '''vipo''' estas metala kaj segmentita ilo, kio povas duparte tranĉi kontraŭulon.
 
* La '''laserkaptilo''' estas triangula lasera aparato, kio fiksiĝas sur vando, kiam oni lanĉas suren. Tiam ĝi emisias laserojn ĝis la kontraŭa vando. Ĉia organika materialo trapasata estas tranĉota.
 
== Kulturo ==