Predator (estaĵo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 123:
* La kasto de la "'''Soldatoj'''" grupigas la Predator tre spertajn, kiuj plene aliĝas la opinionojn kaj la kodojn. Tiuj estas solecaj ĉasistoj vojaĝantaj de planedo al planedo, kaj uzantaj altan teknologion por trovi honorindajn predojn kaj obteni multajn trofeojn. La Predator el tiu ĉi kasto estas tre respektita de ceteraj klananoj. Ili konas nian planedon ekde milionoj da jaroj, probable ekde la dinosaŭrepoko (en la trofeĉambro videbla je la fino de ''Predator 2'', krom unu kranio de Ksenomorfo, oni ekvidas kraniojn de pluraj eksterteraj estaĵoj, sed ankaŭ ion, kio povus simili kranion de ''[[Tiranosaŭro | Tyranosaurus rex]]''. Tiranosaŭro povus reprezenti bonegan predon pro sia kruelegeco. La Predator el la filmoj ''Predator'', ''Predator 2'', ''Predators'' (la kaptito), kaj ''Aliens vs. Predator: Requiem'', partas tiun ĉi kaston.
 
* La kasto de la "'''Saĝoj'''" estas la plej saĝa kaj respektita el ĉiuj. Kiam Predator pruvigas honoron kaj mutualan respekton, kaj li navashavas plurajn milojn da trofeoj, li povas kastaltiĝi al la "Saĝoj". La Saĝoj estas malsimilaj fizike: liaj vizaĝoj estas pli markitaj kaj havas pikaĵetojn, liaj dentoj estas pli longaj kaj akraj, kaj ili estas vestitaj per ruĝa mantelo. Ili respektas la ceterajn specojn, kaj ne timas pruvi sian amikecon (ekz. interŝanĝante trofeojn). Se Predator malplenumus la honorkodon murdinte alian Predator, aŭ batalinte kiel malamiko, la Saĝo devus mortbatali tiun ĉi perfidulon. La klanestroj el la filmoj ''Predator 2'' kaj ''Alien vs. Predator'' estas Saĝoj.
 
* La kasto de la "'''Fisoldatoj'''" estas la malalto de la hierarkia skalo. Ili estas Predator, kiuj krimojn faris, kiel murdojn, senhonorajn ĉasojn, ŝtelojn de trofeoj, ktp. Se ĉia Predator estus trovita, kaj volus foriri, anstataŭ ol suferi punon, tiam estus nenia pardono. Oni permesus al la Soldatoj mortigi tiujn perfidulojn. Neniam oni ŝparas la Fisoldatojn. Iafoje okazas, ke iuj forfuĝas: tiam ili eterne estas ekzilotaj, kaj kondamnotaj vagi tra la galaksio, ĉasadante ĉian vivan specon, eĉ la ceterajn Predator. La tri Predator el la filmo ''Predators'' partas tiun ĉi kaston.