Forno de Siemens-Martin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 18 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q45728)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: hu:Siemens–Martin-acélgyártás estas artikolo elstara; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
'''Forno de Siemens-Martin''' estas [[kontenero|kontenera]] [[forno]], difinita al ŝanĝo de [[fero|fera]] [[fandaĵo]] en [[ŝtalo]]n.
 
[[Friedrich Siemens]] fabrikis origine fornon por fandi [[vitro]]n. [[Licenco]]n al konstrukcio de la forno aĉetis de li [[Émile Martin]] kaj plibonigis ĝin al forĝado de fera fandaĵo. Por 100 jaroj tiuj ĉi fornoj fariĝis la plej signifa teknologio de amasa fabrikado de bonkvalita ŝtalo. Sian kulminon la fornoj de Siemens-Martin ekregistris en la jaro [[1965]], post tiu ĉi jaro ili estis tre rapide forpuŝitaj per novaj fabrikprocedoj. La nomo devenas el la nomoj de la inventintoj de ĝia principo, Friedrich kaj [[Wilhelm Siemens]]idoj kaj [[Émile Martin|Émile]] kaj [[Pierre-Émile Martin]]idoj (patro kaj filo).
 
== Historio ==
Linio 12:
== Konstrukcio de la forno de Siemens-Martin ==
[[Dosiero:Siemens Martin Ofen Brandenburg.jpg|thumb|250px|Forno de Siemens-Martin]]
La forno de Siemens-Martin estas forno kun fermita [[forna kameno]] (fandspaco), kiu sidas sur ŝtala portkonstrukcio kaj estas enmasonita aŭ kompaktita per fajrorezista materialo. Tiu ĉi estas kutime sur bazo de [[magnezito]] (baza procedo) aŭ [[silicio]] (acida procedo). En la laŭlonga muro de la forno estas labor-aperturoj fermitaj per pordoj. Ili servas por la plenigado de la forno per fandota materialo kaj por riparlaboroj. Sur la malplej alta loko de la forna kameno, sur la malantaŭa laŭlonga flanko de la forno, estas lokita aperturo por la ellaso de la fanditaĵo. Tiu kondukas al la ellasa kanalo, kiu faŭkas en transportan basenon. La [[volbo]] de la forno estas konstruita el fajrorezistaj fornaj blokoj. Sur la dekstra kaj la maldekstra flankoj de la forno estas lokitaj bruligilaj kapoj. En la bruligilan kapon faŭkas vertikalaj kanaloj servantaj por la alkonduko de la antaŭvarmigitaj bruliga aero kaj gaso. En la suba parto, sub la nivelo de laborplataĵo, estas lokitaj antaŭvarmigaj kameroj - [[rekuperatoro]]j kaj kamentuba kanalo por la forkonduko de bruligaĵoj en la kamentubon. Ĉar la volumeno de la aero necesa al la bruligado estas fakte pli alta ol tiu de la gaso, la kameroj por la varmigado de la aero havas pli grandan volumenon. La kameroj estas masonitaj per fajrorezistaj blokoj, kiuj formas kanaletojn. La kameraj paroj laboras alterne. Dum certa tempo la bruligaĵoj kun alta temperaturo (ĝis 1200 °C) fluas tra la maldekstra kamerparo kaj transdonos grandan parton de la varmo al la krada enmasonaĵo. Post certa tempo, kiam la dekstra kamera paro estas jam malvarmigita, la direkto estas ŝanĝita kaj la varmaj bruligaĵoj fluas tra la malvarmaj kameroj ktp. La fornoj de Siemens-Martin povas esti ankaŭ turnataj, tio estas la forna kameno povas turniĝi ĉirkaŭ laŭlonga akso.
 
Kiel bruligaĵo servas [[koaksigeja gaso]], [[generatora gaso]] aŭ ankaŭ [[forna oleo]]. Por la forna oleo la antaŭvarmigaj kameroj ne estas necesaj kaj estas antaŭvarmigata sole la aero. Por la plialtigo de la efikeco de la bruligado, plialtigo de la temperaturo de la flamo kaj plirapidigo de la fandado la aero en la bruligilo estas pliriĉigata per [[oksigeno]]. La temperaturo en la forna spaco atingas ĝis 1850 °C. La fornoj de Siemens-Martin estas konstruataj por fandotaĵo de unu ĝis kelke da centoj da tunoj.
 
== Siemens-Martina procedo ==
Linio 21:
La fandotaĵo estas transportata en la fornon per specialaj arganoj. Kiel fandotaĵo servas ŝtala forfalaĵo, kruda [[fero]] aŭ en firma aŭ disfandita formo, se estas postulate, estas aldonataj en pli posta fazo de la fandado pluaj metalaj aldonaĵoj kiel [[feromangano]], [[ferosilicio]] kaj simile. Kiel skorioformaj aldonaĵoj estas uzataj [[estingita kalko]] CaO, [[kalkoŝtono]] Ca</sub>CO<sub>3</sub> kaj [[fererco]] Fe<sub>x</sub>O<sub>y</sub>. Dum la fandado kaj post ioma fandigo reagas akompanaj elementoj kun oksigeno en la skorio, en la atmosfero de la forno kaj en la fandataĵo ([[rusto|rusta]] forfalaĵo, malpurigo de la metalaj materialoj k.s.). Vico de la reagoj estas donita per parenceco (afinito) de la unuopaj elementoj al la oksigeno.
 
* Kiel la unua okazas reago inter la oksigeno kaj la silicio. la silicio estas sekve en la baza skorio ligita al [[kalcio]] kaj ties transiro reen en la fandataĵon ne estas ebla:
 
: Si + 2 FeO ↔ SiO<sub>2</sub> + 2 Fe
Linio 55:
[[Kategorio:Bruligeblaj ekipaĵoj]]
[[Kategorio:Industriaj fornoj]]
 
{{LigoElstara|hu}}