Golfo de Santandero: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 6 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2879736)
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[ImageDosiero:Bahía_de Santander_Cantabria.png|thumb|300px|La [[municipo]]j kolorigitaj per malhela ruĝo estas tiuj apartenantaj al la distrikto (''comarca'') de la golfo, kaj per hela ruĝo tiuj, kiujn oni kelkfoje konsideras tiaj.]]
La '''Golfo de Santandero''' (hispane: ''Bahía de Santander'') situas en [[Kantabrio]] kaj estas la plej granda [[estuaro]] en la norda marbordo de [[Hispanio]], kun surfaco granda je 22,42 km² kaj larĝa je 5 km. Pro la influo de la kantabra ĉefurbo, [[Santandero (Hispanio)|Santandero]], kaj ties [[aglomeraĵo]], ĉirkaŭ ĝi loĝas preskaŭ duono el la tuta loĝantaro de Kantabrio, tial do sur la grundon okazas granda premo.
 
Antaŭ la enirejo de la golfo estas la plaĝo de [[El Sardinero]], de kie estasvideblas la insulo[[Insulo ''Isla de Mouro''Moŭro]]. Por eniri la golfon oni devas trapasi inter la [[Duoninsulo de la Magdalena]] (en kies ĉirkaŭareo estas la insuleto ''Islote de la Torre'', la insulo ''Isla de la Horadada'') kaj la strando [[El Puntal]], kiu estas longa terstrio el sablo kaj dunoj protektanta la trankvilajn akvojn ene de la golfo.
 
La originala pejzaĝo de la golfo draste ŝanĝiĝis dum la lastaj jarcentoj. Oni kalkulas, ke 50% el la praa surfaco estis ŝtopita per tero (kio sekigis vastan parton el la [[marĉo]]j) por krei paŝtejojn, pligrandigi la [[Haveno de Santandero|havenon de Santandero]] kaj krei industriajn, loĝejajn kaj servaj areojn. Nuntempe okazas kelkaj agoj por remarĉigi la plej ekologi-valorajn partojn.