Itala Reĝlando: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 49 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q172579) |
Aidas (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 91:
Grafo Cavour poste forveturis por elvoki la suditalajn respublikanajn liberigecajn movadojn, organizitaj de Garibaldi, por ke ili eksplodigu popolan ribelon en [[Papa ŝtato]]. La grafo poste eluzis la ribelon kiel pretekston por invado en la papajn landojn kaj malgraŭ tio ke tiu ĉi paŝo kaŭzis koleriĝon ĉe katolikoj, al kiuj Cavour asertis, ke la invado estas en intereso de la katolika eklezio kaj ties ŝirmo kontraŭ antireligia respublikano Garibaldi. Soldataroj de Sardinio kaj Garibaldi poste deprenis al la Papa ŝtato ampleksajn teritoriojn kaj sole romo kaj ties senpera ĉirkaŭaĵo restis sub kontrolo de papo [[Pio la 9-a]]. Spite al diferencoj inter la opinioj, Cavour konsentis kun alligo de la suda Italio de Garibaldi al sardinia reĝlando kaj la kreo de unio. Sekve la [[18-an de februaro]] [[1861]] grafo Camilo Cavour proklamis establon de la Itala reĝlando, konsistanta el la norda kaj la suda Italioj. Reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a, piemonta-sardinia el la savoja dinastio, estis proklamita la itala reĝo. Tiu ĉi titolo ne estis uzata de abdiko de la franca imperiestro [[Napoleono Bonaparte]] la [[6-a de aprilo]] [[1814]].
Tuj post la unuiĝo de plimulto de Apenino sub unuecan italan ŝtaton, la streĉo inter la respublikanoj kaj roajalistoj superkreskis en malfermitan konflikton. En
En la jaro 1866 [[Otto von Bismarck]], la prusia kanceliero, proponis al la itala reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a aliancon de [[Prusia reĝlando]] kontraŭ [[Aŭstrio]] en la [[Prusia-Aŭstria milito]]. Bismarck proponis (okaze de sukceso en la prusia-aŭstria milito) al la reĝo por lia armea helpo alligon de [[Venezio]], kontrolata de Aŭstrio, al la Itala reĝlando. Viktoro Emanuelo konsentis kun la alianco kaj tiel komenciĝis la [[Tria itala milito por sendependeco]]. Sed la itala armeo en soldata flanko kondutis tre mizere kaj ĝi atingis nenian grandan sukceson. Tamen la prusia venko en la milito certigis envicigon de Italio inter la venkintajn potencojn kaj super Venezio ekflagris la itala flago. Lasta granda obstaklo al la unuiĝo de la tuta Italio tiel restis jam sole [[Romo]] mem.
|