Igualada: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
Dum la frankisma periodo, la granda enmigrado venanta el la duoninsulo provokis la kreadon de laboristaj kvartaloj kiaj Fàtima, Sant Crist kaj Montserrat.
 
En 1984 oni aprobis la ''Pla Especial de Millora Urbana "Les Comes 2"'' (Speciala Projekto por Urba Pliboniĝo). Ĝi signifis la kreadon de nova kvartalo kun pli kvalitaj vivkondiĉoj. La projekto estis pliampleksigita en 1988.
 
=== Esperanto ===
'''Ĝemeliĝoj'''
'''Igualada Esperanto-Societo'''
Komence de 1907 oni kreis en Igualada la Igualada Esperanto-Societo-n, kies sidejo situis en la urbocentro. Dum la inaŭguro paroladis la pilernejaj instruistoj Pubill i Lliró (el Sabadell), Gomis, Cardús (el Capellades) kaj Solsona.
La 15an de novembro, la direktoro de la Ateneu Igualadí, Francesc de P. Bedós prelegis pri la utileco de esperanto por la laborista klaso, en la ripozsalono de la institucio antaŭ multe da ĉeestantoj.
En la sekvanta tago oni organizis la unuajn klasojn de esperanto en la Ateneu.
Februare de 1908 ili eldonas la revuon Stelo Kataluna la dua tiutipa gazeto publikigita en Hispanio. La unua estis La Suno Hispana.
En oktobro oni kreas, en la Ateneu mem, sekcion de Esperanto, al kiu tuj aliĝas la membroj de IE-Societo. En la sama monato komenciĝas dua kurso de Esperanto kaj la sekcio de la Ateneu proponas premion kadre de la Internaciaj Floraj Ludoj okazontaj en Barcelono. Tiun premion gajnis la sviso Jaume (Jakobo) Schmid. Alia premiito de tiu literatura konkurso estis la fama kataluna verkisto Carles Riba.
 
'''Stelo Kataluna'''
Komence de la 20a jarcento, la esperanto-movado forte disvastiĝis plurloke en Katalunio. En Igualada tio rezultis en la publikado de modernismo-stila revuo nomata Stelo Kataluna, kies ĉefredaktoro estis Johano Llansana. En ĝi publikiĝis artikoloj pri arto, scienco kaj esperanto-movado. Oni povas aliri kelkajn ciferecajn ekzemplerojn tra la arkivo-servo de Diputació de Barcelona: http://www.diba.es/xbcr/
(ŝlosilvortoj: esborrar=viŝi; buscar=serĉi)
Biografaj notoj:
Johano Llansana Bosch. Filo de Fransesc Llansana elstaris pro siaj konoj pri teksotekniko. Estis magistratano kaj ĵurnalisto en Igualada. Liaj artikoloj troveblas en la jenaj revuoj:
Revista Astronómica, Catalunya Tèxtil, El Ateneo, El Eco de la Industria, Stelo Kataluna, Pàtria, L'Ateneu, L'Eco d'Igualada i El Igualadino.
Johano estis unu el la fondintoj de la Federació Patronal (federacio de labormastroj) en Igualada. Li intervenis por mildigi la konfliktojn okaze de la tiutempaj laboristaj kaj sociaj tensioj. En Ateneu Igualadí de la Classe Obrera li estis instruisto kaj direktoro de la Lernejo pri Teorio de la Teksaĵoj kaj li ankaŭ kreis kaj gvidis la Enciklopedian Sekcion. Krom tio, Johano tre ŝatis astronomion kaj liaj artikoloj ricevis la gratulrekonon de la elstara astronomo Comas i Solà.
 
'''5a provinca renkontiĝo'''
En 1963 okazis en Igualada la 5a Provinca Renkontiĝo de Esperantistoj. La ĵurnalo Diari d'Igualada intervjuis al unu el la ĉefaj disvastigantoj de Esperanto en la urbo, s-ro Josep Castelltort Riba. Laŭ lia informo, tiumomente estis en Igualada dekduo da esperantistoj, el kiuj almenaŭ kvin flue parolis la lingvon. Ankaŭ laŭdire de Castelltort, la nombro de esperantistoj en Hispanio estis ĉ. 50.000.
Inter la programeroj de la renkontiĝo staris meso en Esperanto ĉe la preĝejo de la Piaj Pastroj, hispanlingva prelego ĉe la Supera Ledteknika Sindikat-Lernejo kaj frateca bankedo.
 
''''''Ĝemeliĝoj''''''
----
Igualada ĝemeliĝis kun la jenaj urboj: Guimaraes (Portugalio), Lecco (Italio), Nueva Esperanza (El Salvadoro) kaj Alcántara (Hispanio).
 
 
== Vizitindaj lokoj ==