Brunnsviks folkhögskola: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3888695)
Hhaglund (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 8:
Sub la gvidado de Karl-Erik Forsslund la lernejo fariĝis konata kaj grava por la laborista asocio kaj ankoraŭ estas hodiaŭ. La celo de la lernejo estis edukadi la lernantojn al 'taŭgaj civitanoj kaj bonaj homoj'. Ne nur gravis teoriaj kaj intelektaj spertoj sed ankaŭ praktikaj kaj fizikaj ekzercoj. Vespere kunvenis la lernantoj kaj instruistoj por legi poezion, rakonti mitojn kaj fabelojn kaj ludi. La sociala dimensio ankoraŭ gravas en Brunnsvik kaj iuj kunvenoj kun tranoktado ankoraŭ entenas komunan vesperprogramon. La tipo de pedagogio en la lernejo similas al tiu de [[Ellen Key]].
 
Brunnsvik posedas la plej grandan bibliotekon de popolaltlernejoj en Svedio. Multaj famaj personoj en kulturo kaj politiko studis kaj laboris tie. Inter la verkistoj menciindas: [[Dan Andersson]], [[Harry Blomberg]], [[Rut BegggrenBerggren]], [[Ragnar Jändel]], [[Helmer Grundström]], [[Stig Sjödin]], [[Marit Paulsen]], [[Teddy Gummerus]], [[Birger Vikstöm]], [[Karl Östman]]. Ekde 1991 la lernejo donacas stipendion al la verkisto kiu ricevis la [[Ivar-Lo]]-donacon de la Laborista Asocio.
 
La biblioteko 'Brunnsviks Bokstuga' evoluigis la ekspoziciadon en la lernejo kaj jare okazas kelkaj ekspozicioj, inter alie: Sara Fabricius (Cora Sandel), Birgit Ståhl-Nyberg, Karl Lärka, verkistfoto de Ulla Montan, Kristina Anshelm, Staffan Lindh, Robert Nyberg, sudafrika arto, sveda libroarto kaj multaj moveblaj ekspozicioj el [[Riksutställningar|Naciaj Ekspozicioj]].