Pinikolo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q214571)
Neniu resumo de redakto
Linio 22:
}}
 
[[Dosiero:Pinicola-enucleator-002.jpg|left|thumb|Ina plenkreskulo]]
La '''Pinikolo''', [[Pinulo]] aŭ [[Pina dikbekulo]] (''Pinicola enucleator'') estas granda membro de la genro de [[Pinikoloj]] en la [[familio (biologio)|familio]] de [[Fringedoj]]. Ĝi troviĝas en arbaroj de [[konifero]]j tra [[Alasko]], la okcidentaj montoj de [[Usono]], [[Kanado]], kaj en subarkta [[Fenoskandio]] kaj [[Siberio]]. Tiu specio estas tre rara vaganto en moderklimata [[Eŭropo]]; en [[Germanio]] ekzemple ne pli da 4 individuoj kaj ofte neniu estis vidataj ĉiujare ekde 1980.<ref>Töpfer (2007)</ref>
 
== Aspekto kaj ekologio ==
<Gallery>
[[Dosiero:Pinicola enucleator5.jpg|left|thumb|Maskla nematurulo]]
[[Dosiero:Pinicola-enucleator-002.jpg|left|thumb|Ina plenkreskulo]]
[[Dosiero:Pine_Grosbeak,_female.jpg|thumb|left|upright|Fronta vidaĵo de ino, notu la forkoforman voston, Parko Gatineau Park, [[Kebekio]]]]
[[Dosiero:Pinicola enucleator5.jpg|left|thumb|Maskla nematurulo]]
[[Dosiero:Pine_Grosbeak,_female.jpg|thumb|left|upright|Fronta vidaĵo de ino, notu la forkoforman voston, Parko Gatineau Park, [[Kebekio]]]]
</Gallery>
Plenkreskuloj havas longan forkoforman nigran voston, nigrajn flugilojn kun du blankaj flugilstrioj kaj grandan fortikan malhelgrizan bekon kun la supra makzelo iom hokeca pinte kvazaŭ psitakece. Masklaj plenkreskuloj havas '''rozruĝajn kapon''' (kun malhelbruna traokula strio), '''bruston, dorson''' (iom brune strieca) kaj ĉefe '''pugon'''. Inaj plenkreskuloj estas olivecflavecaj kape (kun helbruna makuleto subokula) kaj puge kaj grizaj en dorso kaj subaj partoj. Junuloj havas malpli kontrastan [[plumaro]]n ĝenerale kaj aspektas lanuga kiam venas [[plumoŝanĝo]] al kolora kapoplumaro.