Kordoteorio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 46 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q33198)
ligilo
Linio 1:
[[Dosiero:Point&string.png|thumb]]
'''Teorio de kordoj''' aŭ '''kordoteorio''', kiu fakte ekzistas en pluraj variantoj (do, foje nomataj kune plurale "Teorio'''j''' de Kordoj"), estas [[teorio]] de [[fiziko]] kiu priskribas la fundamentajn [[partiklo]]jn kaj iliajn interagojn surbaze de tre malgrandaj [[dimensio|unudimensiaj]] fundamentaj estaĵoj nomataj "kordoj". Tiaj kordoj formas [[maŝo]]jn kiuj estas multege pli etaj ol [[partiklo]]j kiel [[protono]]j. Tamen, la graveco de la [[koncepto]] de kordoj estas ke ili ne estas "matematikaj [[punktoPunkto (matematiko)|matematikaj punktoj]]j"; eĉ [[elektrono]], iam antaŭe konsiderita kiel punkteca estaĵo povas esti priskribita per la uzo de kordoj. Tiu [[teorio]] pri konsisto el kordoj profunde efikas sur la [[ekvacio]]jn kaj kondukas al multaj konkludoj akordaj kun observitaj [[fenomeno]]j de la partiklaro. Eble la plej grava aspekto de la Teorio de Kordoj estas ke ĝi ŝajnas inkludi aŭtomate la [[gravito]]n en unu sama sistemo kune kun la ceteraj [[fundamentaj fortoj]] de la [[naturo]].
 
La tiel nomata "[[norma modelo]]" de la [[partikla fiziko]] --enhavanta [[kvarko]]jn, [[leptono]]jn, kvar [[fundamentaj fortoj|fortojn]] kaj la nuntempe serĉata [[Higgs-a bosono|Higgs-an bosonon]]-- estas valida eĉ por distancoj tiel etaj kiel 10<sup>−16</sup> [[Centimetro|cm]], kaj ekzistas verŝajnaj pruvoj (ekzemple per eksterpolado pri la grando de la [[Fundamentaj fortoj]] por trovi la distancskalon ĉe kiu ili iĝas nedistingeblaj) ke la strukturnivelo sekvanta suben estos trovata ĉe distancskalo de 10<sup>−32</sup> [[Centimetro|cm]] proksimume. Ankaŭ en ĉi-lasta distancskalo ekestas problemoj, pro kvantum-mekanikaj efikoj, kiam oni eksterpolas al ĝi la [[Ĝenerala Relativeco|Ĝeneralan Teorion de Relativeco]]. Lerninte el la historio de la [[Partikla fiziko]], oni povas konjekti ke "malsimila fiziko" devas okazi ĉe tiaj etetaj distancoj. La Teorio de kordoj donas manieron pritrakti tiajn [[fenomeno]]jn.
Linio 13:
 
Meze de la 1980aj jaroj la Teorio de Kordoj estis kombinita kun la ideo de '''[[supersimetrio]]''' por atingi novan version: '''teorio de superkordoj''', ŝajne tre pova kaj plena priskribo pri ĉio.
Nu, por atingi la ideon de [[supersimetrio]], ĉio komenciĝis en 1970, kiam [[Joiĉiro Nambu]], de la [[Universitato de Ĉikago]], ekhavis la ideon pritrakti la [[Listo de partikloj|fundamentajn partiklojn]], ne kiel [[punkto]]jnpunktojn (do nuldimensiajn) sed kiel etetajn unudimensiajn estaĵojn nomitajn "kordoj". Tiutempe la modelo pri [[kvarko]]j komencis esti konsiderata serioze, kaj la ideo de [[Joiĉiro Nambu|Nambu]] estis surombrita fare de la rapida akcepto de la [[Kvarkoj|kvarka modelo]]. Tiam oni vidis la teorion de [[Joiĉiro Nambu|Nambu]] kiel rivalan de la [[Kvarkoj|kvarka teorio]], ne kiel komplementan de ĉi-lasta. La fundamentaj estaĵoj kiujn [[Joiĉiro Nambu|Nambu]] klopodis modeli ne estis [[kvarko]]j, sed hadronoj. Spite la sukceson de la [[Kvarkoj|kvarka modelo]], kelkaj matematikemaj [[fizikisto]]j plu esploris la ideon pri kordoj.
 
[[Dosiero:teorio-de-kordoj-1.gif|thumb]]