Nelson Mandela: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: en:Nelson Mandela estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 27:
== Infanaĝo, juneco ==
 
Rolihlahla Dalibhunga Mandela naskiĝis en [[1918]] en Qunu proksime al Umtata en [[Transkejo]]. Lia patro – kiu perdis en [[1919]] plimulton de sia posedaĵo ([[bovo]]jn kaj [[agro]]n) pro juĝa proceso - estis konsildonanto kaj kanceliero de la tribestroj de Thembu. Mandela estis la unua en la familio, kiu vizitis lernejon sepjaraĝe. Tie li ricevis la [[angla lingvo|anglan]] nomon Nelson far la [[metodismo|metodistaj]] instruistoj. Lia patro mortis en [[1927]] kaj Nelson vizitis poste proksiman [[misio|misian]] [[lernejo]]n. Pleniginte la 16-jaran aĝon, li estis rite plenkreskigite laŭ tradicioj de sia popolo ([[ksooj]]). Poste li vizitis la "Clarkebury Boarding Institute" kaj ekkonis la okcidentan kulturon. Li finlernas post du jaroj anstataŭ la kutimaj tri jaroj.
 
Kun 19 jaroj li translokiĝis al [[Fort Beaufort]] kaj tie vizitis [[Wesleyan College]], kie studis multaj anoj de la Thembu-a reĝa parencaro. Tie li ekŝatis kaj [[bokso]]n kaj [[kuro]]n. Li studis poste en la Fort-Hare-Universitato, kie li renkontis [[Oliver Tambo]]-n, kiu iĝis por Mandela vivdaŭra amiko, kunkaboranto kaj pli poste kunbatalanto kontraŭ la [[apartejdo]].
 
Fine de la unua studjaro, li partoprenis en studenta asocio kontraŭ la politiko de la universitato kaj tiel li estis forigita. Li iris al [[Johannesburg]], kie li en la Universitato de Sud-Afriko (UNISA) finstudis per telestudado. Poste li ekstudis juron en la Universitato Witwatersrand.
Linio 35:
== Politika aktivado ==
 
Li jam kiel juro-studento partoprenis en la laboro de la politika opozicio kontraŭ la blanka minoritata reĝimo por la politika, sociala kaj ekonomia rajtoj de la nigra plimulto. Li enpaŝis en [[1942]] ANC ([[Afrika Nacia Kongreso]]) kaj fondis tie post du jaroj kun [[Walter Sisulu]], [[Oliver Tambo]] kaj aliaj la junularan organizaĵon de ANC.
 
Post balota venko de la "[[Afrikaaner|Afrikander]]"-dominita [[Nacia Partio (Sudafriko)|Nacia Partio]] en [[1948]] kaj la posta politiko de rasoapartigo (apartejdo), Mandela estis la gvidanto de la kontraŭrezista kampanjo de ANC de [[1952]] kaj ĉe la popola kongreso (''Congress of the People'') de [[1955]], kiu akceptis la liberec-ĉarton, postan bazon de la kontraŭ-apartejda movado.
 
En [[1956]] Mandela estis akuzita kun 155 aliaj aktivistoj pro ŝtatperfido. La mamut-proceso daŭris ĝis [[1961]] kaj finiĝis per liberiĝo de ĉiu akuzita.
 
Origine Mandela estis konata reprezentanto de la [[senperforto]], sed post kiam en marto de 1960 en [[Sharpeville]] oni pafis la senarmilajn demonstrantojn kaj sekve ANC kaj aliaj kontraŭ-apartejdaj grupoj estis malpermesitaj; Mandela kaj liaj kunbatalantoj akceptis la neceson de perforta batalo kontraŭ la apartejdo.
 
En [[1961]], li iĝis gvidanto de la armita alo de ANC, de ''Umkhonto we Sizwe'' ("Lanco de la Nacio"). En aŭgusto de [[1962]] li estis arestita kaj juĝita je 5-jara prizono pro neleĝa eksterlandaj vojaĝoj kaj striko-instigo. Junie de [[1964]] li estis denove juĝita, tiufoje je ĝismorta prizono pro planita armita ribelo. La [[mallibereja puno]] estis plenumita sur la prizona insulo "[[Robben Island]]", kiu situas en la [[Atlantika oceano]] antaŭ [[Kapurbo]].
 
Mandela rifuzis en februaro de [[1985]] la proponon de liberiĝo, kunligita pri rezigno je la armita batalo. Li restis en la prizono ĝis februaro de [[1990]], kiam forta kampanjo de ANC kaj internacia premo rezultigis la liberiĝon de Mandela la 11-an de februaro. La ŝtatsprezidento [[Frederik Willem de Klerk|F.W. de Klerk]] ebligis la liberiĝon kaj samtempe ordonis forigi la malpermeson de ANC. Mandela kaj de Klerk ricevis komune dum [[1993]] la [[Nobel-Premio pri Paco|Nobel-Premion pri Paco]].
Linio 49:
En [[1994]] venkis ANC la unuan demokratian baloton kaj la 9-an de majo Nelson Mandela elektiĝis far la nova parlamento la unua nigra prezidento de Sud-Afriko.
 
Kiel ŝtatestro kaj prezidento de ANC (julio [[1991]]–decembro [[1997]]) Mandela akiris internacian kaj enlandan estimon pro lia agado, nur kelkaj radikaluloj estis seniluziigintaj pro la akiritaj socialaj plibonigoj (antaŭ ĉio pro la nekapabla agado de registaro kontraŭ [[aidoso]].
 
Mandela estis kritikita ankaŭ pro liaj amikoj kiel [[Fidel Castro]] kaj [[Muammar al-Kadhafi]], kiujn li nomis siaj "batalkamaradoj". Ankaŭ lia decido en [[1998]], sendi sudafrikajn soldatoj al [[Lesoto]] (por forbati puĉon) restas disputata.
 
Post lia retiriĝo kiel prezidento en junio de 1999, li agadis kiel advokato por socialaj kaj homjuraj organizaĵoj.
 
En [[2003]] li akre kritikis la Irak-politikon de [[George W. Bush]] kaj [[Tony Blair]].
Linio 59:
== Personaĵoj ==
 
Mandela edziĝis trifoje. Li divorcis de sia unua edzino Evelyn Ntoko Mase en [[1957]] post 13-jara geedzeco. Li disiĝis de sia dua edzino [[Winnie Madikizela-Mandela|Winnie Madikizela]] post 38-jara geedzeco en [[1992]] kaj divorcis en [[1996]]. Li geedziĝis je sia 80-jara naskiĝtago kun [[Graça Machel]], vidvino de [[Samora Machel]], iama prezidento de [[Mozambiko]] kaj ANC-apoganto, kiu estis mortinta antaŭ 15 jaroj en aviadila akcidento.
 
== Verko ==
Linio 84:
{{LigoElstara|pt}}
{{LigoElstara|th}}
{{LigoLeginda|en}}
{{LigoLeginda|fr}}
{{LigoLeginda|no}}