Insulto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q571571)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
 
aĉulo, fiaĉulo, fi-homo (''kontraŭ homo pro fizika aŭ morala malboneco''), arogantulo (''pro troa memfido''), azeno, fojn-kapulo, malsaĝulo, sencerbulo, senkapulo, stultulo, ŝtipo, napokapo (''pro stulteco''), babilulo (''pro troa parolemo''), bandito (''pro rabemo, eksterleĝaj agoj''), [[besto]] (''pro krudeco, malklereco, stulteco''), bird-timigilo (''pro ĝeneco, tedemo, malbelega aspekto''), bruto, malhomo (''pro krueleco''), ĉarlatano (''pro trompado de la publiko''), [[ĉiesulino]], hundino, kotulino, putino, stratulino (''kontraŭ virino pro malmorala konduto''), kapro (''kontraŭ viro pro maldeca konduto''), elefanto, urso, tanko (''pro malgracieco, peza krudeco en movoj''), faŝisto, brunulo, ruĝbrunulo (''pro reakciaj politikaj ideoj''), fi-lertulo (''pro trompemo''), fiulo (''pro fia konduto''), frenezulo, kreteno, idioto (''pro neracio''), [[fripono]] (''pro ruza trompemo, malico''), fuŝulo, sentaŭgulo (''pro malkapablo''), huligano (''pro kontraŭsocia konduto''), hundaĉo (''pro fieco''), [[kanajlo]] (''pro malnobla friponeco''), klaĉulo (''pro disbabilado pri aliaj homoj''), monstro (''pro malbeleco, krueleco''), murdisto (''pro krueleco, krimeco''), naŭzulo (''pro mallogo, abomeneto, tedego''), parazito (''pro paraziteco, fieco''), porko (''pro manĝemo, malpureco, abomenindeco''), rabisto (''pro krimaj agoj''), ruzulo, vulpo (''pro ruza elturniĝemo''), serpento, bofronto (''pro malico, perfidemo''), ŝovinisto (''pro troa glorado de sia nacio''), blinkenbergo (''pro kontraŭesperantisteco''), volapugisto (''pro stulteco: kombino de volapukisto kaj pugo'').
(Citaĵo el [[Vojaĝo en Esperanto-lando]], leciono 17, komento 17)
 
Belan ekzemplon de insultoj prezentas [[epizodo]] el la Dua Rabista Fabelo de [[Karel Čapek]] esperantigita de [[Josef Vondroušek]]: