Colette: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 3:
 
== Biografio ==
Lasta filino de geedzoj, kiujn ŝi alinomis Sido (Sidonie Landoy) kaj kapitano Colette (pseŭdonimo kiun ŝi adoptis poste), ŝi ĝuis feliĉan infanecon en urbeto de [[Burgonjo]]. Adolesko, ŝi ekkonis [[Henry Gauthier-Villars]], alinomitan "Willy", kun kiu ŝi edziniĝis la {{daton|15|majo|1893}} en [[Châtillon]]. Willy, aŭtoro de popularaj romanoj, pariza bonvivanto kiu lukris ekspluatante siajn kunlaborantojn, tuj malkovris la verkistan talenton de sia edzino kaj instigis ŝin verki siajn unuajn verkojn, la serion de ''Claudine'' (1900-1903), rememoroj de la lernejaj jaroj de Colette, kaj kiuj senskrupule estis subskribitaj de lia edzo. Indignita de la malfideleco de sia edzo - Willy estis la amanto de [[Marie Louise Servat]] (nomita Germaine), edzino de [[Émile Courtet]] kun kiu li havis filon [[Jacques Henry Gauthier-Villars]] - kaj disreviĝinta vidante sin reduktita al rolo de ofendita kaj primokita edzino, Colette liberiĝis iom post iom de lia kuratoreco kaj kuraĝigita de [[Georges Wague]], ŝi dediĉis sin al kontentigo de siaj teatraj ambicioj en muzik-halo. Estis jaroj de skandalo kaj morala liberiĝo dum kiuj ŝi havis plurajn aventurojn kun aliaj virinoj. En 1906 ŝi eksedziniĝis de "Willy". Dum ĉi tiuj jaroj, tamen, Colette plifirmiĝis kiel verkistino: precizeco en la vortoj kiuj priskribis la belecon de naturo, la analizon kaj sentemecon de bestoj, la volupton kaj sensualecon libere esprimitajn, postulante la rajtojn de karno super la spirito kaj tiujn de virino super la viro, estis la gvidlinioj de tiu verkistino, kiu ankoraŭ ne estis agnoskita de la literatura recenzo elstare masklisma.
 
Depost ŝia eksedziniĝo Colette ekkonis [[Henry de Jouvenel]], politikisto kaj ĵurnalisto, kun kiu ŝi edziniĝis en 1911, de tiu unuiĝo naskiĝis ŝia unusola filino, Colette Renée de Jouvenel, kiun ŝi nomis ''Bel-Gazou''. En la gazeto ''Le Matin'', kies ĉefa redaktoro estis Jouvenel, Colette kunlaboris per diversaj artikoloj kaj raportaĵoj. En 1923 ŝi eksedziniĝis de Jouvenel.
Linio 50:
* 1941: ''Journal à rebours'' (Inversa gazeto)
* 1944: ''Paris de ma fenêtre'' (Parizo el mia fenestro)
* 1949: ''Le Fanal bleu'' (La blua signallampo)
* 2010: ''Colette journaliste: Chroniques et reportages (1893-1945)'', neeldonita
 
Linio 74:
* 1993: M.-F. Berthu-Courtivron, ''Mère et fille : l’enjeu du pouvoir. Essai sur les écrits autobiographiques de Colette'', Ĝenevo, Droz
* 1993: Carmen Boustani, ''L’Écriture-corps chez Colette'', Villenave d’Ornon, Fus-Art; 2000 (Bibliothèque d’Études féministes)
* 1995: Jacques Dupont, ''Colette ou l’univers concentré'', eseo, Parizo, Hachette Supérieur (literaturaj portretoj)
* 1997: Nicole Ferrier-Caverivière, ''Colette l’authentique'', Parizo, PUF (verkistoj)
* 1999: Francine Dugast-Portes, ''Colette, les pouvoirs de l’écriture'', Rennes, Presses Universitaires de Rennes
Linio 88:
== Adaptoj ==
 
=== teatroTeatro ===
* 1925: ''Chéri'', kun Colette, [[Maurice Lagrenée]] kaj [[Marguerite Moreno]], (Théâtre Daunou)
* 1953: ''Le Ciel de lit'' de [[Jan de Hartog]], (Théâtre de la Michodière)
Linio 99:
 
=== Televido ===
* 2004: ''Colette, une femme libre'' de [[Nadine Trintignant]] kun [[Marie Trintignant]] <ref>[[:fr:Colette, une femme libre|Colette, une femme libre]] en franca vikipedio</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==