Tomaso (apostolo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
OctraBot (diskuto | kontribuoj)
e migrateToWikidata at d:q43669
Gregorio (diskuto | kontribuoj)
e tipografio, vikiligiloj
Linio 4:
 
== Tomaso laŭ la Biblio ==
Ekster la <cite>[[Evangelio de Johano]]</cite>, Tomaso estas menciita nur kiel unu el la Dekdu Apostoloj. Tamen en la libro de Johano estas kvar mencioj:
 
la versoj 11.16, 14.5, 20.24-29 kaj 21.2.
 
La tria kaj plej longa mencio estas la fama renkontiĝo inter la '''dubanta Tomaso''' kaj la relevigita Jesuo:
 
<blockquote>
Linio 27:
 
== La Agoj de Tomaso ==
Post sia Releviĝo, Jesuo aperis al Tomaso kaj ordonis lin iri al '''Hindio''' por konstrui palacon por la reĝo, '''Gundoforo'''. La reĝo donis al li la monon pro konstruado kaj foriris al la provincoj. Dum la foresto de la reĝo, Tomaso predikis la evangelion kaj fordonis la monon al la malriĉuloj. Kiam la reĝo revenis kaj vidis nek palacon nek monon, li ĵetis Tomason en karceron kaj katenis lin. Tiam la frato de la reĝo, Gad, mortis kaj, post kelkaj tagoj, revenis el la mortintoj. Gad diris, ke la palaco konstruita de Tomaso estas en la ĉielo, palaco farita de oro, arĝento kaj juveloj. Tomaso mem klarigis: "En la ĉielo estas multaj palacoj, pretitaj de la komenco de tempo kaj ili estas gajnitaj per preĝado kaj donado de almozoj. Via riĉo povas iri tien antaŭ vi, sed ne sekvi vin poste."
 
La '''12 gradoj de virto''' laŭ Tomaso:
 
<ol>
Linio 37:
</ol>
 
Tomaso '''vojaĝis tra Hindion''', farinte miraklojn kaj predikinte la evangelion. Li konvertigis la noblajn kaj la malnoblajn. Unu noblinon, '''Migdomian''', fratino de la reĝino, li konvertigis kaj ŝi rifuzis kuŝi kun sia edzo. Ŝi, laŭvice, konvertigis la reĝinon, kiu tiam ankaŭ ne kuŝis kun sia edzo, la reĝo mem. La reĝo koleriĝis kaj katenis Tomason, sed torturo kaj fajro estis senutilaj kontraŭ li. Tiam la reĝo ordonis Tomason preĝi al la dio, la Suno. Tomaso konsentis nur se la reĝo konvertiĝus se la idolo detruiĝis per la adoradon de Tomaso. Tomaso tiam adoris kaj la idolo ja detruiĝis, sed ĵus tiam la ĉefpastro mortigis lin per glavo. La [[kristano]]j forportis la korpon kaj enterigis ĝin honore.
 
Poste, ĉirkaŭ '''230''', la korpo estis transdonita al Sirio, al la urbo '''Edeso''', pro la peto de la imperiestro [[Aleksandro]].Tie Abgaro, reĝo de la urbo, ricevis leteron skribitan de la mano de Jesuo. Poste, kiam ajn malamiko atakis la urbon, infano baptita staras sur la pordegoj de la urbo kaj legas la leteron. Per tio, kaj la merito de Tomaso, la malamiko aŭ foriras aŭ traktas por paco.
 
Ĉu la <cite>Agoj de Tomaso</cite> pravas, ĝi almenaŭ havas semojn de la vero: en Hindio en la jarcento I, ja estis reĝo, kies greka nomo estis Gondofero; en Hindio estas lokaj legendoj pri Tomaso; kaj la [[kristanismo]] de la Malabara marbordo de Hindio ja devenis de Sirio iafoje antaŭ la jarcento VIII.
Linio 45:
[[Aŭgusteno]], kvankam li estis unufoje manikeano, kredis, ke la <cite>Agoj</cite> estas fabela.
 
'''Laŭ Isidoro''', Tomaso predikis la evangelion al la persoj, medoj, hirkanianoj kaj la baktrianoj kaj martiris en la Oriento.
 
'''Laŭ Krizostomo''', Tomaso vojaĝis al la lando de la [[tri saĝuloj]] (kiuj vizitis Jesuon je lia naskiĝo) kaj tie predikis la evangelion—t.e, al Persio.
 
== [[La evangelio de Tomaso]] ==
En la Biblio nur estas kvar evangelioj—la de [[Sankta Mateo|Mateo]], [[Sankta Marko|Marko]], [[Sankta Luko|Luko]] kaj [[Sankta Johano|Johano]] -- sed multaj aliaj ekzistis. La katolika eklezio malakceptis tiujn aliajn evangeliojn kiel herezaj aŭ falsaj. Unu tia estas la evangelio de Tomaso. Partoj de la greka tekstoj estis eltrovitaj antaŭ cent jaroj, sed la tuta teksto en la kopta estis eltrovita en '''1945''' de la la biblioteko de [[Nag-Hamado]]. En la biblioteko estas multaj verkoj de [[gnostikismo]], ne-katolika speco de kristanismo kiu floris dum la [[2-a jarcento|2-a]] kaj [[3-a jarcento]], precipe en [[Egipto]]. Sed la evangelio de Tomaso mem ne estas gnostika sed pra-gnostika.
 
[[La evangelio de Tomaso|pli da informo…]]