Cigno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e La dosiero Wildlife-40.jpg estis forigita ĉar ĝi estis forigita el la Komunejo de INeverCry: Per commons:Commons:Deletion requests/File:Wildlife-40.jpg
Linio 109:
Multaj el la kulturaj aspektoj aludas al la Muta cigno de Eŭropo. Eble la plej bone konata historio pri cigno estas la ferakonto [[La malbela anasido]]. La historio centriĝas pri anasido kiu estis mistraktata ĝis evidentiĝas ke ĝi estas fakte cigno kaj estas akceptata en la habitato. Li estis mistraktata ĉar veraj anasidoj estas, laŭ multaj, pli allogaj ol cignidoj, sed tiuj poste iĝas cignoj, kiuj estas tre allogaj bestoj. Cignoj estas ofte simbolo de amo aŭ fideleco pro sia longdaŭra, ŝajna monogama seksa rilato. Oni vidu famajn cignorilatajn operojn ''[[Lohengrin]]'' kaj ''[[Parsifalo (opero)|Parsifal]]''.
 
Cignoj multe aperas en [[mitologio]]. En [[Greka mitologio]], la historio de [[Leda kaj la cigno]] rakontas ke [[Heleno de Trojo]] estis koncipita per unuigo de [[Zeŭso]] maskovestita kiel cigno kaj [[Leda (mitologio)|Leda]], reĝino de [[Sparto]]. Aliaj referencoj en klasika literaturo inkludas la kredon ke transmorte la aliel silentema Muta cigno kantus belege – el tio la frazo [[cignokanto]]; same kiel la sarkasma aludo de [[Juvenalo]] al bona virino kiu estus "rara birdo, tiom raras surtere kiom nigra cigno", el kiu venas la [[latina]] frazo ''rara avis,'' nome ''rara birdo''. Kiam eŭropanoj trovis nigrajn cignojn en [[Aŭstralio]], tiaj aludoj subite ricevis novajn signifojn.
La [[Muzoj|Muzo]], [[Klio]] estas reprezentita kelkajfoje kun cigno.
 
La [[Irlando|irlanda]] legendo de la [[Gefiloj de Lir]] temas pri duonpatrino transformanta siajn gefilojn en cignojn dum 900 jaroj. En la legendo ''[[Tochmarc Étaíne|La allogo de Etain]]'', nome reĝo de [[Sidhe]] (subteraj, supernaturaj estaĵoj) transformas sin mem kaj la plej belan virinon en Irlando, nome Etain, en cignoj por fuĝi el la reĝo de Irlando kaj el la irlanda armeo. La cigno aperas en bildo de pormemora monero de [[eŭro]] de Irlando de [[2004]].