Leif Nordenstorm: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q6014878)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Leif Nordenstorm.jpg|thumb|right|Leif Nordenstorm]]
'''Leif NORDENSTORM''' (naskiĝis en 1960) estas [[Svedio|sveda]] Esperantisto, paroĥestro kaj doktoro pri teologio, kaj estro de la porpastra kursejo Stiftelsen Fjellstedtska Skolan en Upsalo, Svedio.
 
Nordenstorm naskiĝis kaj loĝis en Kiruna en norda Svedio, kie li en [[1974]] komencis lerni Esperanton. Post tio li redaktis plurajn en Esperanto-gazetojn, i.a. ''ktp'' de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, ''[[Kontakto (revuo)|Kontakto]]'' kaj ''La Espero'' de Sveda Esperanto-Federacio. Profesie Nordenstorm estas pastro en la Sveda eklezio (luterana) ekde [[1986]]. Li bakalaŭriĝis dufoje, unue pri rusa lingvo kaj orienteŭropaj studoj, due pri teologio. Li verkis licencian disertacion pri satio en praskandinava religio kaj doktoriĝis en [[2002]] per la disertacio ''La misio de [[Oomoto]] en Esperanto: nova japana religio ŝanĝiĝanta de kiliasma Majtreja atendado al religia dialogo''.