Pordo de la Suno (Madrido): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
[[Image:Tragabolas en la Puerta del Sol.jpg|thumb|300px|Aspekto de la Pordo de la Suno kun la nova interŝanĝilo de Metroo kaj ''Proksimaĵoj'' (novembro 2009).]]
[[Image:Real Casa de Correos - 01.jpg|thumb|Ĉefa fasado de la [[Reĝa Poŝt-Oficejo]] en la Pordo de la Suno]]
La '''Pordo de la Suno''', [[Sunpordo]] aŭ [[Sunpordego]] (en la [[hispana lingvo| hispana]] '''[[Puerta del Sol]]''') estas placo en [[Madrido]] ([[Hispanio]]). Ĉi tie troviĝas la tiel nomata ''[[Kilometro Nulo]]'' de la radiaj ŝoseoj de Hispanio (ekde 1950). Speciale elstaras la horloĝo de la ''Poŝta Domo'', kiu estis konstruita kaj donacita en la [[19-a jarcento]] de José Rodríguez de Losada, kies sonorilbatoj je la 12-a nokte la [[31-a de decembro]] markas la tradician ekmanĝadon de 12 vinberoj por la granda plimulto de la hispanoj. Ties sonorilbatoj estis elsendataj televide unuafoje la [[31-a de decembro]] [[1962]], kaj de tiu [[jaro]] ili estas seninterropme elsendata de diversaj televidkanaloj de la hispana televido.
 
== HistorioKonstruhistorio ==
La Pordo de la Suno en ĝiaj komencoj estis unu el la alirebloj de la palisaro kiu rondiris Madridon en la [[15-a jarcento]]. Tiu ĉi palisaro arigis en sia perimetro la mezepokan suburbon kiu floris ekster la kristana muro de la [[12-a jarcento]]. La nomo de la pordo ŝuldiĝas al bildo pri suno kiu ornamis la enirejon. Kvankam de la [[12-a jarcento|12-a]] al la [[19-a jarcento|19-a]] [[jarcento]] la pordo estis grava renkontiĝejo, ĝi ne estis difinita placo kiel la [[Plaza Mayor (Madrido)|Plejgranda Placo]], kaj ĝi okupis la duonon de la nuna areo.
 
Linio 11:
Nune prezidas la placon statuon de la reĝo [[Karlo la 3-a]], kiu laboris por la urba renovigo de Madrido. Aliaj vidindaĵoj estas statuoj de Mariblanka, kopio de alia malnova kiu ekzistis ĉe fontano, okcidente, la simbola urso ĉe [[arbuto]], kiu aperas en la madrida blazono, oriente, kaj surtegmente reklamo de alkohola entrepreno "Tío Pepe", survivanta al malpermeso pro populareco.
 
==Politika historio==
==Historio==
Ekde la [[16a jarcento]] jam estis grava komercejo. Ĉar centra renkontiĝejo tiu loko vidis gravajn eventojn de la hispana historio kiaj akceptado de reĝoj, insurekcioj ktp. En marto de [[1766]] tiu placo estis grava loko kie okazis granda parto de la [[Tumulto de Eskilaĉo]]. Tiu loko estis kie okazis unua [[Insurekcio de la 2-a de majo|popola ribelo de madridanoj kontraŭ la franca armeo]] la 2an de majo 1808, kiu inspiris faman pentraĵon de [[Goya]] nome [[La atako de mamelukoj]]. Dum la tuta [[19a jarcento]] estis areo de kafejoj kaj trinkejaĉoj kie oni babiladis pri la poliltikaj eventoj kaj kie kunsidis diversaj grupoj laŭ la epokoj, nome de artistoj, verkistoj, de revoluciuloj kiaj liberaloj, respublikanoj, socialistoj ktp. La 12an de novembro de 1912, la ĉefministro José Canalejas estis mortpafita ĉe la librovendejo San Martín fare de anarkiisto. Poste estis kie okazis la proklamo de la [[Dua Hispana Respubliko]] la 14an de aprilo, [[1931]]. Dum la [[Hispana Enlanda Milito]] la placo suferis oftajn bombardadojn fare de la armeo de [[Francisco Franco]] kiu preskaŭ sieĝis la urbon, tiele la 17an de novembro granda bombo kreis krateron de 20 m de diametro kaj 15 m de profundo, kio elirigis eĉ la relojn de la [[metroo]] al la surfaco. La 31an de decembro oni bombardis dum la celebro de la jarfinaj vinberoj. Post la milito oni konstruis grandajn vendejojn en la areo kaj oni disvastigis la vendadon de [[loterio]] kaj ĵurnaloj, kio fakte jam estis tradicia. Dume la prizono estis terurejo por politikaj arestitoj. La 13an de septembro de 1974 [[ETA]] atencis kontraŭ kafejo Rolando de la apuda strato Correo, apuda siavice al la prizono, kie kutime ĉeestis policanoj: tiu bombo okazigis 12 mortintojn kaj pli ol 70 vunditojn.
Tiu loko estis kie okazis unua popola ribelo de madridanoj kontraŭ la franca armeo la 2an de majo 1808. Poste estis kie okazis la proklamo de la [[Dua Hispana Respubliko]] aprile de [[1931]].
 
La 21-an de majo [[2011]] en la tuta Hispanio post kelkaj tagoj de [[Protestoj de majo 2011 en Hispanio|manifestacioj de junuloj kontraŭ la malperfekta politika sistemo]], miloj de manifestaciantoj defiis malpermeson manifestacii la tagon antaŭan al lokaj kaj regionaj balotadoj. Tio okazas ĉefe en tiu centra madrida placo Puerta del Sol (kies nomo denove famiĝas tra la tuta mondo), sed ankaŭ en centoj de hispanaj urboj kaj eĉ ambasadejoj. Ĝi iĝis [[simbolo]] de la Movado [[15M15-M]].
 
==Bildaro==