Diskuto:Transskribo de la japana lingvo en Esperanton: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korekteto
e korekteto: し=si, しゃ=sja laŭ S-ro Matumoto
Linio 21:
::Kara Salatonbv. En komenco de nia diskuto, mi aldonis la fonton, kie vi povas vidi diftongon "aj" en ekzemploj. En la tabelo la ekzemploj nun estas skribitaj kun "ĵ", sed ankaŭ necesas kun "ĝ" (aŭ nur kun "ĝ"). Do aldonidaj estas: "rōmaĝi", "Fuĝisan", "ĉiĝi", "ĉiĝimu", "ĝikan", "ĝūsu", "doĝĝibōru/dodĝibōru". Krome "doĵĵibōru" ne taŭgas por "ドッヂボール", kaj la vortoj "resŝa" kaj "ĉiĵimu" estas forigindaj. Amike, -- [[Uzanto:NoKo|NoKo]] ([[Uzanto-Diskuto:NoKo|diskuto]]) 17:58, 20 Jul. 2013 (UTC)
 
::: Kara NoKo. Mi redaktis pri "ĉiĝimu" por transliterumi ぢ = ''ĝi'', sed ne pri "ĉiĵi". Unue, mi pensas, ke ĉi tiuj tabeloj necesas la direktan referencon de kies teorio, ĉar estas pluraj opinioj de aŭtoroj. Ekzemple, kvankam Esperanto-Societo en Numazu diras ke ず/づ = ''zu'', Joshi ISHIGURO diras ke ず = ''zu'', づ = ''du''. Plue, laŭ la novaĵ-letero "国際共通語【Esperanto】第148号" de Hokkajda Esperanto-Ligo[http://melma.com/backnumber_12108_5151739/], MATUBA Kikunobu en sia libro "和文エス訳研究"[http://books.google.com.au/books/about/%E5%92%8C%E6%96%87%E3%82%A8%E3%82%B9%E8%A8%B3%E7%A0%94%E7%A9%B6.html?id=dOgGaAEACAAJ&redir_esc=y] diris ke ekzemple し = ''si'', しゃ = ''sja'', ち = ''ci'', じ/ぢ = ''zi'', ず/づ = ''zu''. Tamen, mi nuntempe hezitas citi tion duamane en la artikolo ĝis mi aŭ alia vikipediisto kontrolos la originalan tekston.
::: Temas pri "ĉiĵi". mi ne scias, kiu mencias ke じ = ''ĝi'' (ekz. "rōmaĝi", "Fuĝisan"). Vi ŝanĝis la paĝon [[Fuĵi-Monto]] al [[Monto Fuĝi]] en lasta decembro: ĉu vi havas ĝian fonton? Se ne, mi nuligos ĝin laŭ la komuna literumo de kelkaj vortaroj ([[PIV]]; "Japana-Esperanta Vortaro" (JEI, 1998); "Esperanto-Japana Vortaro" (JEI, 2006)). Mi iomete skribis pri la transliterumo de ''Yotsugana'' en la sekcio de "Z (Z) kaj Ĵ (J)" en [[Esperantigo de vortoj el japana fonto]]. Pri "aj" en Hokkajdo/Hokajdo, kiu ankaŭ estas jam esperantigita vorto, mi skribis en la sekcio de "Diftongo".
::: Fine, mi ne posedas iun ajn artikolon en la Vikipedio ([[:en:Wikipedia:Ownership of articles|Wikipedia:Ownership of articles]]), do bonvolu mem plibonigi ilin se vi havus fonton por la redakto. Dankon ĉiakaze por via komento, --[[Uzanto:Salatonbv|Salatonbv]] ([[Uzanto-Diskuto:Salatonbv|diskuto]]) 21:27, 20 Jul. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Transskribo de la japana lingvo en Esperanton".