Charles Lemaire: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2090301)
PaulP (diskuto | kontribuoj)
Linio 21:
En novembro 1889 Lemaire veturis la unuan fojon al tiu Kongo-ŝtato. Lia tasko estis trovi pli konvenan vojon trans la montaro inter Matadi (la lasta atingebla loko ĉe la Kongo-enfluejo) kaj la fora Stanley-lago, de kie la Kongo-riverego estas navigebla. Oni nuntempe povas apenaŭ imagi la vojaĝcirkonstancojn en la tiama Kongo. La interno de la lando ja havas abundon da navigeblaj riveroj, sed la majesta Kongo-rivero, pasante tra la Kristal-montaro, atingas la oceanon per sinsekvo de 32 akvofaloj. Por atingi la landinternon, ĉiu novalveninto, eĉ karavano, devis piede marŝi de Matadi ĝis [[Kinŝaso]] laŭ pli ol 400 km da vojetoj, kiuj kondukis de unu vilaĝo al alia; kaj ĉiu bagaĝo devis esti portata tra tiu distanco fare de skipoj da [[portisto]]j, kiuj estis pretaj fari tion kontraŭ pago (feliĉe ili neniam mankis, sed la disciplino estis alia faktoro). Ankaŭ ĉiaj motoroj kaj aliaj pecoj por finkonstrui ŝipojn en la landinterno devis esti portataj surdorse aŭ surkape, ĉar neniu el la kutimaj ŝarĝbestoj, eĉ ne azenoj, konvenas por tiu klimato, kaj cetere ne ekzistis konvenaj vojoj. Montriĝis do absolute necesaj iu pli konvena vojo, kelkaj survojaj ripozejoj kaj gastejoj, garantieblaj skipoj da portistoj kaj survoja sekureco.
 
Danke al sia bona scio pri termezurado kaj sia kapablo konvinki la homojn al laboro kaj al kunlaborado, Lemaire sukcesis en malpli ol unu jaro instali la bezonatan pli praktikan vojon trans la montaro kaj iom reguli la funkciadon de la transportoj kaj vojaĝoj.<ref name="mon980525">{{Monatoref|numero=1998/05|paĝo=28|titolo=Antaŭ cent jaroj|ligilo=|aŭtoro=Wim M.A. De Smet}}</ref>
 
==La juna distriktkomisaro==