Milito en Montara Karabaĥo (1988-1994): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e forigo de rulfenestro, sekcioj, aliaj projektoj
Martinod (diskuto | kontribuoj)
Linio 40:
[[Dosiero:Vladimir Lenin and Joseph Stalin, 1919.jpg|thumb|225px|Stalino kaj Lenino, 1919. Bildo pri Stalino kiam li estis la Komisario de la Popoloj]]
[[Dosiero:Apartments in NKR.JPG|right|thumb|225px|sovetepokaj konstruaĵoj en Stepanakerto fronte al la hotelo Nairi.]]
Malgraŭ tio ke la decido estis atendata, la 11-a ruĝa armeo invadis [[Kaŭkazio|Kaŭkazion]] kaj dum tri jaroj ĝi organizis la malsamajn landojn en la [[Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko]], kiel parto de [[Sovetunio]]. Laŭ inspiro je la organizado de la soveta ŝtato, la bolŝevikoj kreis Kaŭkazan Buroon, konsistanta el sep membroj, supergvidataj de la [[Popolkomisaro|Komisaro de la Popolo por la Naciecoj]]<ref>{{en}} Emmanuel Karagiannis, ''Energy and Security in the Caucasus'', RoutledgeCurzon, Londres, 2002 ISBN|0-7007-1481-2, p. 36, 40.</ref> [[Iosif Stalin]]. Kvankam la buroo voĉdonis 4 kontraŭ 3 favore al regado de [[Montara Karabaĥo]] sub la aŭtoritateco de la ĵus fondita [[Armena Soveta Socialisma Respubliko]], protestoj venintaj el la gvidantoj de la Komunisma Partio de Azerbajĝano, inkluzive de ĝia gvidanto [[Nariman Narimanov]], krom kontraŭsoveta ribeliĝo en [[Erevano]] en [[1921]], tio komplikigis la rilatojn inter [[Armenio]] kaj Rusio. Ĉi tiuj faktoroj igis la komitaton revizii la decidon, por fine trovi lokon al la ĵus kreita [[Aŭtonoma Oblasto Montara Karabaĥo]] ene de la SSR [[Azerbajĝano]] en [[1923]], lasante la loĝantaron je 94% da armenoj sub regado de registaro el alia nacieco<ref>{{hy}} Viktor Hambardzumyan et al., « Լեռնային Ղարաբաղի Ինքնավար Մարզ (ԼՂԻՄ) », dans ''Soviet Armenian Encyclopedia'', Vol. 4, Erevan, 1978, p. 576.</ref><ref>{{en}} A. N. Yamskov, « Ethnic Conflict in the Transcausasus: The Case of Nagorno-Karabakh », dans ''Theory and Society'', vol. 20, numero 5 (1991), p. 659.</ref>. La ĉefurbo estis translokigata de [[Ŝuŝi]] al Ĥankendi (rebaptata kiel ''[[Stepanakerto]]'' post iom da tempo).
 
Armenaj kaj azeraj historiistoj longtempe esploris kaj kreis plurajn teoriojn pri la kialoj de tiu decido, kaj unu el la konkludoj estas la aplikado de la regulo "''[[dividu kaj vi regos]]''". Tio videblas, ekzemple, en la stranga lokigo de la enklavo [[Naĥiĉevano]], kiu estas ĉirkaŭata de [[Armenio]] sed apartenata al Azerbajĝano. Alia ebla motivo por tiu decido estas intenco realigi politikan bonvolan geston flanke de la sovetoj al la [[Turkio]] de [[Mustafa Kemal Atatürk]]<ref>{{en}} Kenneth Weisbrode, ''Central Eurasia - Prize or Quicksand?: Contending Views of Instability in Karabakh, Ferghana, and Afghanistan'', Oxford University Press, Oxford, 2001 ISBN|0-1985-1070-5, p. 27.</ref>. Armenio, siaflanke, ĉiam neis la leĝan agnoskadon de la decido kaj laŭlonge de la jaroj protestis ene de la soveta sistemo por rericevi la regionon.