[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e robota forigo de: fa:آزادماهی (strong connection between (2) eo:Salmo and fa:ماهی آزاد), tr:Somon balığı (strong connection between (2) eo:Salmo and tr:Sombalığı)
Linio 25:
== Salmo kiel manĝaĵo ==
[[Image:Edouard_Manet_068.jpg|[[Edouard Manet]]: ''Nature Morte, Saumon''|240px|right|thumb]]
Salmaĵo estas [[manĝaĵo]] populara kaj ankaŭ saniga danke al tio ke en ĝi estas alta nivelo de [[proteino]] kaj [[grasacidoj Omego-3]], kaj ĝia ĝenerale malalta nivelo de [[graso]]. Laŭ raportoj en la revuo ''[[Science (revuo)|Science]]'', en kultivitaj salmoj tamen estas altaj niveloj de [[dioksino]]j. Niveloj de PKB ([[Poliklorizita bifenilo]]) povas esti ĝis okoble pli altaj en kultivitaj salmoj ol en sovaĝaj salmoj, kaj niveloj de [[grasacidoj Omego-3]] estas malpli altaj ol en sovaĝaj salmoj. La viando de sovaĝaj salmoj certe estas sana manĝaĵo, kaj laŭ la brita [[Agentejo pri Normoj de Manĝaĵo]] la avantaĝoj kiujn oni ricevas manĝante kultivitajn salmojn daŭre estas pli gravaj ol la malavantaĝoj. Krome estas notinde ke el ĉiuj komerce haveblaj fiŝaĵoj, salmaĵo havas la plej malgrandan influon de [[metilhidragometilhidrargo]].
 
Salmaĵo kutime estas laŭ koloro oranĝa ĝis ruĝa, kvankam la viando de sovaĝaj salmoj foje estas blanka. La natura koloro de salmaĵo venas de [[Karotenoido|karotenoidaj]] [[pigmento]]j de [[astaksantino]] (E161j), kiun sovaĝaj salmoj alprenas manĝante [[krilo]]n kaj aliajn etajn [[marisko]]jn. Pro tio ke la manĝaĵo de kultivitaj salmoj ne enhavas mariskojn, oni arte aldonas la pigmenton, kune kun [[kantaksantino]] (E161g) kaj aliaj [[vitamino]]j, al la manĝaĵo kiel kolorigilojn. Astaksantino estas potenca [[antioksidanto]] kiu stimulas la sanon kaj evoluon de la fiŝa [[nerva sistemo|nervosistemon]] kaj plibonigas la fekundecon kaj kreskadon de la salmoj. Kantaksantino aliflanke estas konata havi negativajn efikojn je la homa okulo kaj manĝita grandkvante difektigas la retinon.<ref>[http://www.worldandi.com/public/2000/may/fishy.html Is Something Fishy Going On?] Linda Joyce Forristal, The World & I Online. Prenita la [[17-a de oktobro|17-an de oktobro]] 2006. </ref>