Cerba morto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q223867)
JorisvS (diskuto | kontribuoj)
e ne estas pri la nomo
Linio 1:
'''Cerba morto''', aŭ biologia morto, estas la nomo donata al la [[morto]] de persono post la konstato, ke en ties [[cerbo]] ĉesis tute kaj konstante la elektra aktivado kaj la [[reflekso]]j. Ankaŭ la [[spirado]] ĉesis kaj oni vivtenas la spiradon artefarite per maŝinoj.
 
Oni kredas, ke tiu ĉeso de aktivado signifas la malaperon de la [[konscio]]. Tamen ankaŭ ĉi tiu fiksado de preciza mortmomento ne montriĝas tute senproblema. En kelkaj landoj la cerba morto signifas jam laŭlege la morton. Ankaŭ tiam estas eble provizore daŭrigi spiradon kaj [[Kardiovaskula sistemo|sangocirkulan sistemon]] por [[Organtransplanto|organtransplantaj]] bezonoj. Post kelkaj tagnoktoj ne plu estas eble vivteni diversajn funkciojn, ĉar koro kaj spirado haltas baldaŭ malgraŭ la [[intensa medicino]].