Naturscienco: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Forigo de 1 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q7991) |
|||
Linio 3:
== Principoj de la natursciencoj ==
[[Dosiero:Fluskemo1.png|thumb|200px|right|Fluskemo de naturscienca labormetodo]]
Natursciencoj okupiĝas pri fenomenoj en la naturo kaj serĉas leĝojn, kiuj priskribas la kaŭzojn de tiuj [[fenomeno]]j.
Ĝis la fino de mezepoko la leĝoj plej ofte estis formulataj nur baze de simpla observado kaj rezonado. La valideco de la leĝoj formulataj ne estis kontrolata pere de [[eksperimento]]j.
[[Dosiero:Galilei-weltsysteme 1-621x854.jpg|200px|thumb|left|Titolfolio de la libro de Galileo: Aristotelo, Ptolemeo kaj Koperniko dikutas]]
Ekde la tempo de [[Galileo Galilei]] oni uzas modernan natursciencan labormetodon, kiu kontrolas la validecon de la leĝoj supozitaj pere de taŭgaj, ripeteblaj eksperimentoj.
La skemo de tiu metodo estas ilustrita flanke.
Ekzemplo:
Fenomeno observata: Ŝtono falas pli rapide ol plumo.
Rezonado: La ŝtono estas pli peza ol la plumo.
Do la leĝo povus esti: ''Ju pli peza iu korpo estas, des pli rapide ĝi falas.'' (erara leĝo!)
Tio estas la leĝo, kiu estis formulata de la greka filozofo [[Aristotelo]] en la kvara jarcento a.K. En la sekvantaj jarcentoj, neniu vere kontrolis la validecon de tiu simple formulata leĝo.
Nur je la fino de la 16-a jarcento, Galileo Galilei decidis kontroli validecon de la leĝo formulata de Aristotelo farante taŭgajn eksperimentojn. El tiuj li konkludis ke: ''Sen rezisto de aero ĉiuj korpoj falas kun sama rapido.''
== Branĉoj ==
|