Poliomjelito: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 75 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q12195)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Unuan sukcesan [[vakcino]]n faris [[Jonas Salk]] kaj evoluigis [[Albert Sabin]].
 
== Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?==
En majo 1980 Monda Organizaĵo pri Sano sciigis, ke variolo estas likvidita en la tuta mondo. Tiun daton la homaro devus ĉiujare soleni kiel ĉefan feston. Unuiĝintaj Nacioj, agnoske al la kontribuo de la angla kuracisto Edward Jenner en la kontraŭ-variola vakcinado, povus senerare glori lin kiel bonfaranton de la tuta homaro. Pli ol 3000 jarojn variolo estis ĉiama plago de la tuta homaro, mortigante ĉiun trian aŭ kvaran malsanulon, blindigante multajn aliajn kaj lasante por ĉiam sur la vizaĝo de ĉiu postvivanto cikatrojn de tiu malsano. Kaj jen nun, danke al scienco kaj insista agado de multaj miloj da medicinistoj, la plej danĝera malsano estis eliminita. Tiu sukceso inspiris la homaron provi atingi similajn rezultojn en eliminado de iuj aliaj malsanoj. Inter ili la plej grandaj esperoj estis ligitaj kun la eblo de likvido de poliomjelito.
 
Linio 24:
'''Konkludo'''
 
La eliminado de poliomjelito en grandegaj teritorioj – Ameriko, Eŭropo, multaj landoj de Azio kaj de Pacifiko, kie ankoraŭ antaŭ 60-70 jaroj furiozis epidemioj de la malsano – esperigas, ke la fina celo, likvido de poliomjelito, realigeblos. Tamen nun ekzistas kvar endemiaj regionoj, kie poliomjelito persistas. Tio ankaŭ prezentas minacon de elportado de la malsano en aliajn landojn. Sed sen pli aktiva internacia helpo, la gvidantaro kaj medicinistoj de endemiaj regionoj ne povos ŝanĝi la situacion, des pli en tiuj landoj, kie estas multe da aliaj problemoj: malriĉeco, ĉiujaraj inundoj, enlandaj militaj konfliktoj (Afganio), malsato, aidoso, malario (multaj regionoj de Afriko), kaj eĉ miskompreno pri la efikoj kaj celoj de vakcinado mem. Nun ekzistas speciala fonduso de Monda Organizaĵo pri Sano por la kontraŭago al aidoso, tuberkulozo, malario. La kreado de simila fonduso ne malpli gravas por la elradikigo de poliomjelito. La finfaro de likvido de poliomjelito estas celo por la homaro tiel grava kaj nobla kiel tiu de variolo. <big>(Artikolo de Vladimir LEMELEV en Reta Monato de Marto 2011)</big>

{{projektoj|commonscat=Polio}}
{{ĝermo-medicino}}
{{havenda artikolo|Poliomjelito}}
 
[[Kategorio:Malsanoj]]
 
{{LigoLeginda|de}}
 
{{LigoElstara|en}}
 
{{havenda artikolo|Poliomjelito}}
 
[[Kategorio:Malsanoj]]