Wilhelm Busch: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e korektis eraran ligilon
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: en:Wilhelm Busch estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 10:
En la jaro 1851 li – kontraŭ volo de la patro – decidis forlasi la altlernejon kaj komencis studi desegnoarton en la akademio en [[Düsseldorf]]. Sed ankaŭ tio ne plaĉis al li kaj jam en 1852 li ŝanĝis la studolokon al [[Antverpeno (urbo)|Antverpeno]] en Belgio. Tie li entuziasmiĝis pri la nederlanda pentroarto kaj – komparante la sian kun ĝi – samtempe dubis pri siaj personaj artokapabloj. Kritikema kontraŭ si mem li neniigis multajn siajn bildojn kaj signis nur tiujn, kiujn li opiniis bonaj. Post nur unu jaro, li skribis al la gepatroj: „Mi pensas, ke mi estas veninta al la punkto, kie mi finis miajn antaŭstudojn kaj pro tio mi esperas, ke mi baldaŭ povas esti inter vi por daŭrigi miajn studojn laŭ la naturo.”

Denove hejme, li multe legis fabelojn, ofte vizitis la onklon kaj okupiĝis pri ties abeloj, ludis en amatora teatro kaj daŭre desegnis - ĉio ĉi ne plaĉis al la patro, ĉar per tio oni ne povas perlabori monon. Nur post persvadoj de la patrino kaj de la onklo, la ĉagrenita patro estis preta lastafoje elspezi monon por daŭrigi studojn de la filo, nun en la akademio pri arto en [[Munkeno]]. Tio okazis en 1854. Tie la eldonisto Caspar Braun malkovris en Busch talentan karikaturiston kaj proponis al li desegnan kunlaboron en sia gazeto „Fliegende Blätter/ Flugantaj Folioj”. Jen Wilhelm Busch unuafoje en sia vivo enspezis monon per siaj artaĵoj. Baldaŭ li ne nur desegnis, sed aldonis al siaj desegnaĵoj memfaritan tekston. Tamen, la unuaj bildhistorioj tute ne vendiĝis. Pro tio li eĉ donace volis doni al iu eldonisto la historietojn pri Max und Moritz, sed tiu eĉ senkoste ne volis akcepti ilin. Do, Busch proponis ilin en 1865 denove al Caspar Braun. Tiu nun, jam iom pli sperta kaj kun pli da eldonista fantazio, ekkonis la valoron de la bildrakonto kaj akceptis ĝin kontraŭ unufoja pago de 1000 guldenoj. Li bone investis – la verko fariĝis la plej granda sukceso de la eldonejo. Busch per ĝi ja famiĝis, sed pro la kontrakto pri unufoja pago ĉiuj rajtoj kaj enspezoj restis ĉe la eldonisto. Ekde tiam ankaŭ liaj aliaj bildhistorioj bone vendiĝis, profite nun ankaŭ al la aŭtoro.

La privata vivo de Busch estis nespektakla. Foje liaj inventoj spegulas trajtojn el la propra vivo. Ĉar li estis fumanto, kelkaj el liaj figuroj prezentiĝas kiel gajaj kaj ĝuantaj fumantoj. Neniam li edziĝis, kvankam en liaj rakontoj ofte temas pri scenoj de la geedza vivo. Sed plej ofte li moke, ironie, eĉ sarkasme komentis la familian kunvivadon. Precipe li ridindigis tiajn edzojn, en kies domo regas la edzino. Tamen, la rilatoj kaj la leterkontaktoj al diversaj virinoj estis amikecaj kaj parte daŭris ĝis la vivofino.
Linio 20:
== Listo de verkoj ==
[[Dosiero:MaxMoritz.jpg|right|thumb|200px|Max kaj Moritz]]
* ''Max und Moritz'' (1865)
* ''Die fromme Helene'' (1872)
* ''Kritik des Herzens'' (1874)
* ''Abenteuer eines Junggesellen'' (1876)
* ''Maler Klecksel'' (1884)
* ''Zu guter Letzt'' (1904)
* ''Sein und Schein'' (1909)

== En Esperanto aperis ==

''Aventuro de fraŭlo'' /sen jaro. Trad.: [[Hugo Kraus]]

Originala titolo: Abenteuer eines Junggesellen

{{Pejnejo|e_maks.htm|''Maks' kaj Moĉjo''}} 1999, Interrete, trad. ĉ. 1970 fare de [[Pejno Simono|PEJNO Simono]]

Originala titolo: Max und Moritz

''Maks kaj Moric'' / sen jaro. Trad.: [[Franz Zwach]]

Originala titolo: Max und Moritz

''Maks kaj Moric'' : bildrakonto / 1983. Trad.: [[Wilfried Hofmann]]

Originala titolo: Max und Moritz

''Max kaj Moritz'' : buba rakonto en sep petoloj / 1984. Trad.: [[Franz Döring]]. - Saarbrücken: Iltis-Eld., 1984. - 57 p.

Originala titolo: Max und Moritz

''Maks kaj Morits'' : knaba rakonto en sep bubaĵoj / 1985. Trad.: [[Rudolf Fischer]]

Originala titolo: Max und Moritz

Linio 56:
[[Kategorio:Germanaj pentristoj]]
[[Kategorio:Verkistoj de bildstrioj]]

{{LigoLeginda|en}}