Tinamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 229:
 
Kaj stepaj kaj arbaraj specioj estas [[Teritorio (animaloj)|teritoriemaj]], kvankam teritoriemo varias inter specioj el karaktera nur dum la reprodukta sezono, al esti teritoriema la tutan jaron. Dum defendo de siaj teritorioj el samspecianoj, tinamoj estas tre voĉemaj, kreante kakofonion de sonoj. Kiam oni avertas entrudulon, birdoj de sama sekso kontraŭas ĝin. Tio povas konduki al konflikto, kaj oni uzas piedojn kaj flugilojn por la atako. Kaj maskloj kaj inoj defendas siajn teritoriojn; tamen, ĉe ĉiu specio nur unu sekso estas agreseme teritoriema.
 
==Reproduktado==
[[File:Crypturellus variegatus.jpg|thumb|La Jaspotinamo havas nesimetrian seksan proporcio, kun pli da inoj ol maskloj.]]
Ĉe plej tinamaj specioj, maskloj praktikas samtempan [[poliginio]]n kaj la inoj sinsekvan [[poliandrio]]n.<ref name="Davies" /> Tio ne estas nevariebla; Ornamtinamoj formas stabilajn parojn, kaj la Makulnoturoj estas [[monogama]]j kiam junaj kaj poligamaj kiam aĝaj.<ref name=Cabot/> Estas pli grandaj nombroj da inoj ol de maskloj; ekzemple, la Jaspotinamo havas proporcion de inoj por masklo de 4:1.<ref name=Cabot/>
 
La [[reprodukta sezono]] varias el specio al specio; tiuj kiuj loĝas en tropikaj arbaroj, kie estas malmulta sezona ŝanĝo, povas reproduktiĝi je iu ajn tempo, kvankam estas kutime preferata periodo. Ĉe areoj kun markata sezona fluktuo, tinamoj ĝenerale reproduktiĝas kaim manĝo estas plej abunda, kio kutime okazas somere.<ref name=Cabot/> Studoj montris, ke ne tagolongo estas kio determinas la ekon de la reproduktado, sed la kvanto de [[lumo]], tra nubokovro.<ref name=Sick/>
 
== Referencoj ==