Tinamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 238:
===Pariĝado===
La [[pariĝado]] startas per maskla voĉaverto pri siaj kapabloj per konstanta alvokado. Li klopodos allogi multajn inojn. Ĉe specioj de la genro ''Tinamus'' la masklo mallevas sian bruston al grundo, etendas sian kolon antaŭen, kaj ŝvelas sian dorson por ŝajniĝi pli granda ol normale. Kiam observite de supre, la tuto de la birda dorso estas videbla dum la subvostaj kovriloj estas ekspone, per sinteno simila al tiu uzata de la [[Reao]].<ref name=Cabot/> La ino skrapas per siaj piedoj en grundo kiel parto de la ritaro.<ref name=Sick/>
 
===Nestumado===
Tinamoj ĉiam nestumas surgrunde; en malfermaj areoj, ĉe [[arbusto]]; en [[arbustaro]], en densa [[herbotufo]]; en [[arbaro]], baze de arbotrunko inter interplektitaj [[radiko]]j. La [[Montotinamo]] estas unika je tio ke ĝi lokigas sian neston en kavo aŭ sub klina roko en kruta deklivo.<ref name=Cabot/> Multaj specioj ne konstruas nesto, kaj elektas ovodemetadi sur fajna tavolo de folioj. Aliaj specioj ja konstruas nestojn kaj faras tion detale. La nesto de la [[Ornamtinamo]] estas cirkla kaj farita el herbo sur herbara surfaco. La masklo de [[Makistinamo]] startas elskrapi neston tuj post [[kopulacio]]; oni povas konstrui kelkajn dum nur unu estos uzata.<ref name=Cabot/>
 
== Referencoj ==