Tinamo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 253:
 
La ovoj estas relative grandaj kompare al la maso de la ino, kvankam eĉ la plej grandaj birdoj produktas ovojn tre similajn laŭ grando al plej malgrandaj el la specioj. Ties formoj estas ĉu sferecaj aŭ elipsaj; la du pintoj estas similaj laŭforme, kaj malfacile distingeblaj. La ŝeloj estas sufiĉe fajnaj por vidi ene la [[embrio]]n.
 
===Kovado===
[[File:CrypturellusSoui.jpg|thumb|Ĵus eloviĝinta Eta tinamo]]
[[Kovado]] daŭras ĉirkaŭ 16 tagoj ĉe la genro ''[[Crypturellus]]'', kiu enhavas la plej malgrandajn speciojn, kaj 19–20 tagojn ĉe ''[[Tinamus]]'' kaj ''[[Eudromia]]''.<ref name=Cabot/> Dum tiu periodo la masklo estas tipe silenta; se alvoki, ĉiam for el nesto. Dum kovado, li lasas la neston por manĝi, kaj povas esti for dum 45 minutoj al kvin horoj, kovrinte la ovojn antaŭ foriri.<ref name=Cabot/> Dum kovado, li estas ĉefe senmova kaj preta ne moviĝi, eĉ el eventuala danĝero. Eblas ke homa observanto alproksimiĝas kaj tuŝas la kovantan masklon sen ricevi klaran reagon. Kelkaj specioj ebeniĝas kontraŭ la grundo, etendas sian kolon, kaj levas sian dorson al aero. Tiu sinteno ŝajnigas ilin [[planto]]; tamen, se ĝi malsukcesas, la ovoj iĝas videblaj el malantaŭe.<ref name=Cabot/>
 
Se la masklo alarmiĝas sufiĉe por elnestiĝi, li klopodos [[trompoceremonio]]n. Tio kutime inkludas falsan vundomontron, simila al tiu de la [[Kripluvio]]. Por fari tion, li saltetas sur unu kruro kaj ŝajnigas, ke klopodas ekflugi, ĉiam falonte. Li plenumas tiun ceremonion se eloviĝo ankoraŭ ne okazis aŭ la idoj estas tro junaj por flugi. Oni konsideras ĝenerale, ke la tinamoj ne estas tiom efikaj per trompoceremonio kiel aliaj birdoj.<ref name=Cabot/>
 
== Referencoj ==