Lingvoj de Italio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
edukado -> plibonigas konduton; instruado -> pligrandigas scion
Kiel signifas ke italoj konsideras siajn dialektojn kiel parol-manierojn?
Linio 5:
La norma itala estas bazata sur la dialekto de [[Florenco]]. Ĝis la kvindekaj jaroj, nur bone instruitaj homoj kapablis paroli ĝin, dum la plej multo de la homoj nur parolis sian lokan dialekton. Pro la disvastigo de la televido, kiu ĉiam dissendas en la itala, kaj ĝenerala instruado en publikaj lernejoj, kie oni lernas nur en la itala, la plej multo de italoj nuntempe bone konas la norman italan. Nuntempe la uzo de la lokaj lingvoj fariĝas ĉiam pli limigita. Multaj junaj italoj nur parolas la norman italan, kutime kun loka akĉento aŭ uzante kelkajn lokajn eksprimojn, kaj homoj kiuj ankoraŭ parolas lokan lingvon kutime miksas ĝin kun la itala. La lokaj lingvoj estas pli uzataj de maljunuloj ol de junuloj, kaj pli en vilaĝoj ol en grandaj urboj. Oni ankaŭ pli parolas la lokajn lingvojn en la sudo de Italio ol en la nordo. Ĝenerale la lokaj lingvoj havas tre malaltan socian prestiĝon. Tamen la [[napola lingvo]] estas ofte uzata en kantoj kaj artaĵoj konataj en la tuta Italio, kaj en tiu kunteksto ĝi havas iom da prestiĝo.
 
Lingvistike, la italiaj lingvoj dividiĝas en du malsamaj grupoj: la [[gaŭlo-itala lingvaro|gaŭlo-itala grupo]], kiu inkluzivas la lingvojn de la nordo, kaj [[italo-dalmata lingvaro|italo-dalmata grupo]], kiu inkluzivas la lingvojn de la centro kaj la sudo. La norma itala apartenas al la dua kategorio. La lingvoj de la centro de Italio estas plej similaj al la norma itala. La plimulto de italoj tute ne konscias pri ĉi tiuj distingoj, kaj ne konsideras la lokajn lingvojn kiel verajn lingvojn, sed simple kiel parol-manierojndialektojn.
 
Oni devas distingi italiajn lingvojn de la ne-latinidaj lingvoj parolataj en kelkaj regionoj de Italio, ekzemple la [[germana]], la [[slovena]] kaj la [[albana lingvo|albana]], kiuj estas rekonataj de la ŝtato kiel apartaj lingvoj.