Trezoro de Guarrazar: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
==Historio==
Laŭ kelkaj hipotezoj, Guarrazar estus estinta [[monaĥejo]] kiu utilis kiel kaŝejo por parto de la reĝa trezoro de la kortego, preĝejoj kaj monaĥejoj de [[Toledo]], por eviti ties kapton fare de la invadantaj islamanoj: la monaĥejo de ''Sancta Maria in Sorbaces'', laŭ la skribaĵo de la kruco de Sónnica, unu el la pecoj de la trezoro de Guarrazar konservataj en Parizo. Kopioj de la Trezoro estas viziteblaj en la [[Ermitejo de Nia SenjorinoSinjorino de la Nasko]] de Guadamur kaj en la [[Muzeo de Visigota Arto]] de la [[Preĝejo de Sankta Romano (Toledo)|preĝejo de Sankta Romano]], en la urbo [[Toledo]].
 
[[José Amador de los Ríos]] intervenis sukcese en [[1859]] por revenigi la visigotan trezoro de Guarrazar, vendita en [[Francio]]n senpermese de la hispana ŝtato. Krome li ordonis elfosaĵon en la loko de la trovo kaj tie oni malkovris funebran skribaĵon kie, kun Aureliano Fernández-Guerra, identigis versojn de Eugenio de Toledo. Pri tio ĉio li verkis ''El arte latino-bizantino en España y las coronas visigodas de Guarrazar: Ensayo histórico crítico'' (Madrid 1861), parte kiel reago al la ''Description du Trésor de Guarrazar'' publikita antaŭ unu jaro de Ferdinand de Lasteyrie kie tiu defendis, ke la tekniko de la ''cloisonné'' estis fremda en [[Iberio]]. Krome li identigis kun Pedro de Madrazo y Kuntz la nomon de la visigota reĝo [[Suintila]] en uu el la kronoj.