Dalarna: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 37:
Fonetike la dalekarla tipe diferencas de la skandinava (sveda kaj norvega) per kelkaj trajtoj:
* ofta uzo de sono ŭ anstataŭ v. Ekzemple sveda nomo Våmhus en muraa-vuomusa fariĝas Vuomus kaj en ursaa Ŭomus (Wåmus). (La vokalon u kaj svede kaj dalekarle oni elparolas per rektaj lipoj, ne rondigataj). La nombro du, svede "två", dalekarle estas "twer" aŭ "tuer". Skandinava "vad" (norvege "hva", dane "hvad"), signifanta "kion", dalekarle estas "wenn" (elparolu "ŭenn") kaj sveda "var" (espe "kie") estas "war" ("ŭar").
* ofta uzo de afrikatoj postalveolaj, kiuj kelkloke emas iom palatiĝi. Exzemple sveda vorto "göra" (= fari, elparolu: "jerajëra", vokalon eë per rondigataj lipoj) en ursaa estas "djerå" (elparolu: "ĝero", kun longa e).
* kelkaj vokaloj diftongiĝas al aj, äj aŭ åj. (Ä estas buŝe pli vasta varianto de vokalo e. Å estas pli vasta varianto de vokalo o). Ke tio verŝajne okazis iam en mezepoko oni konkludas ĉar tiu ŝanĝo trafis ankaŭ kelkajn "kristanajn" vortojn. Ekzemple sveda vorto "ute" (= ekstere) ursae estas "ajtä", "vit" (= blanka) estas "wajt" kaj "krona" (= krono) estas "krajna". En kelkaj muraaj dialektoj, vokalo u anstataŭe fariĝis eŭ, ekzemple "ute" estas "äutä".
* Tipa diferenco inter muraa kaj ursaa estas la vario inter ä kaj å, ekzemple sveda vorto "genom" (= tra, elparolu: "jenom") estas ursae "gåjnum" (elparolu: "goj-num") kaj murae "gäjnöm" (elparolu: "gej-nemnëm"). Sveda "här" (= ĉi tie) tradukiĝas muraen kaj elfdalen al "jän" kaj ursaen al "jånä". Sveda "stjärna" (stelo, elparolu "ŝĥerna", norvege "stjerne", elparolu tiel) tradukiĝas muraen stjänna ("sĉenna") kaj ursaen "stjånnå" ("sĉonno").
* Foje fariĝas surprize granda simileco inter dalekarla kaj angla diro. Ekzemple sveda vorto "istapp" (= glaciopendaĵo) ursae estas "ajs-stikköl" (= glaci-pikilo) kaj angle "icicle" (elparolu: "ajsi-kl"). Oni rakontis ke iam brito vizitanta Ursaon en fino de 19-a jarcento atendis sur erara flanko de vojo procesion venantan al la preĝejo, sed li tuj komprenis kiam kampulo diris al li ursae "Gök a ödör sajdun åv wejjem" ("Gëk a ëdër sajdun ov ŭejem" = Iru al la alia flanko de la vojo), angle "Go to the other side of the way" (elparole: "GöŭGëŭ tu dxi adxeradxër sajd ov dxedxë ŭej")).
Eĉ ekzistas malnova sveda proverbaĵo jena: "Mi kredas ke vi parolas angle, diris la reĝo al la dalekarlo".