Hungarigo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e fixing dead links
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
'''Hungarigo''' kiel specifa historia termino estas kolekto de disponoj, sintenoj kaj klopodoj de registaro, sed ankaŭ de ceteraj institutoj de [[Hungara reĝlando]] por hungarigi [[hungaroj|nehungaran]] loĝantaron en Hungara reĝlando fine de la 18-a jarcento, kun plialtigita intenso post [[Aŭstra-hungara interkonsento]].
 
La nombro de la hungaroj en 1780 estis 29% en la Hungara Reĝlando, danke alpro la turkaj detruoj de la ĉefe hungaro-loĝataj kamparaj ebenaĵoj. Alia kaŭzo estis la instigita enloĝigo de nehungaroj - fare de la Habsburga Imperio - al la senloĝigitaj areoj. La intensa hungarigo komenciĝis en tempo (fine de la 19-a jarcento), kiam nombro de la nehungara loĝantaro en Hungara reĝlando laŭ oficiala popolnombrado kreis nur ĉ. 40-45 %. Unu el la rezultoj de la hungarigo estis iompostioma (al fino ofte nur statistika) plialtigado de tiu ĉi kvociento, kiam fine en la jaro 1910 ĝi atingis 54,5% el 18 264 533 loĝantoj en parto de hungarigo sen [[Kroata-slavonia reĝlando|Kroatio-Slavonio]] (senĉese nur duono de loĝantaro) resp. 48,2% el 20 867 077 loĝantoj en Hungara reĝlando inkluzive de Kroatio-Slavonio. <ref>Mesároš, Július: Zložité hľadanie pravdy o slovenských dejinách. (''Komplika serĉado de vero pri la slovaka historio'') Veda, 2004</ref>. Por plibonigi la statistikon, oni do alkalkulis al la hungaroj, ĉiujn hungarparolajn judojn, kiujn la pli fruaj statistikoj traktis aparte kiel nehungaroj.
 
La ofica lingvo en Hungara reĝlando estis pro kaŭzo de ties nacieca kaj lingva diversecoj de mezepoko ĝis la 1844 la [[latina lingvo]] ([[1844]] – [[1848]] intermite la [[hungara lingvo]], [[1848]] – [[1860]] intermite la [[germana lingvo]]). Nur poste la hungara por daŭre fariĝis ankaŭ la ofica lingvo. Danke al la [[kroata-hungara interkonsento]] de 1868, la kroata lingvo iĝis oficiala lingvo en la interna administrado de Kroatio.