Ture Sventon: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'Ture Sventon estas fiktiva detektivo en sveda literaturo por infanoj, verkita de Åke Holmberg. La libroj estas parodioj de detektivhistorioj. Ture Sventon estas "praktikanta p...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:40, 8 dec. 2013

Ture Sventon estas fiktiva detektivo en sveda literaturo por infanoj, verkita de Åke Holmberg.

La libroj estas parodioj de detektivhistorioj.

Ture Sventon estas "praktikanta privatdetektivo", kies oficejo situas en Reĝina Strato (Drottninggatan), en Stokholmo. Li kredeble estas la plej bona privatdetektivo en la tuta lando. La problemo (en la unua libro) nur estas ke li mem estas la sola kiu scias tion. La plej bona amiko de Ture Sventon, sinjoro Omaro, ĉiam partoprenas en la solvado de la kazoj. Sventon kaj Omaro renkontiĝas la unuan fojon kiam Omaro klopodas (kaj finfine sukcesas) vendi flugantan tapiŝon al Sventon.

Ture Sventon estas konata pro sia lispo, pro tio ke li manĝas multe da fastobulkoj kaj pro sia fluganta tapiŝo.

Libroj pri Ture Sventon en la sveda: Ture Sventon privatdetektiv Ture Sventon i Öknen Ture Sventon i London Ture Sventon i Stockholm Ture Sventon i Paris Ture Sventon och Isabella

Libroj pri Ture Sventon tradukitaj al Esperanto: Ture Sventon en Londono (origine Ture Sventon i London) Tradukita de Malte Markheden