Retpoŝto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e vikiligilo, forigo de reklamaj eksteraj ligiloj
kunigo el Retletero
Linio 28:
 
[[Kategorio:Retpoŝto| ]]
{{kunigu|Retpoŝto|Retpoŝto}}
'''Retletero''' (aŭ '''retmesaĝo''') estas [[retpoŝto|retpoŝta]] [[letero]], t.e. sendaĵo de unu [[komputilo]] al alia aŭ aliaj, tra komputila reto, kiu portas [[informo]]n de unu uzanto de la reto al alia(j).
 
Elektronika letero portas [[adreso]](j)n, al kiuj ĝi estas sendata.
Ĉar [[komputilo]] povas facile kopii informon, la letero povas havi multajn adresojn.
Ĉi tiuj adresoj estas:
*Adresoj de ĉefaj adresatoj, por kiuj la letero estas destinita; (To)
*Adresoj, kiuj ricevas kopion de la letero; (CC:)= carbon copy
*Adresoj, kiuj ricevas nevideblan kopion de la letero (aliaj adresatoj ne vidas, ke ankaŭ ĉi tiuj adresoj ricevis la leteron). (BCC:) = blind carbon copy
 
Por sendi leterojn al multaj adresoj oni uzas ankaŭ [[dissendolisto]]jn.
 
Retletero portas ankaŭ la adreson de la sendinto. Krome ĝi povas havi resendoadreson, se oni deziras, ke oni respondu ne al la sendinto sed al alia adreso. Al tiu resendo-adreso la letero povas reveni en okazo de malsukceso de sendado.
 
Ĉiuj tiuj diversaj adresoj troviĝas en la [[ĉapo]] de la retletero. La ĉefa parto de la retletero en kiu troviĝas la komuniko, estas nomata la [[korpo]] de la letero. Ĝi povas havi ankaŭ alkroĉitajn [[dosiero]]jn, per kiuj oni povas transdoni ankaŭ netekstan informon, kiel bildon, sondosieron, programon, ktp.
 
Letero diferencas de [[paketo]]j de [[protokolo]]j [[IP]], [[TCP]] kaj aliaj, kvankam ankaŭ paketoj portas informon de unu uzanto de la reto al la aliaj. Sed la paketoj estas de pli malalta nivelo, homoj ne sendas ilin senpere.
 
==''Retletero'' en aliaj lingvoj==
Kvankam multaj lingvoj prunte uzas la anglan vorton ''e-mail'', en franclingva Kebekio, parolante pri ''retletero'', oni uzas la vorton ''courriel'', kiu estas miksaĵo inter '''courrie'''r (letero) kaj '''el'''ectronique (elektronika). La kebek-devena vorto ''courriel'' jam transpasis la atlantikan oceanon al Francio, kie oni pli kaj pli uzas ĝin (vidu ankaŭ [[spamo]]).
 
En Germanio kelkaj [[lingva purismo|lingvopurigantoj]] uzas "E-Post" aŭ "Netzpost", kvankam "Post" ankaŭ estas [[fremdvorto]] en la germana (la klarigo por tio estas, ke la plej multaj nuntempaj lingvopuristoj de la germana lingvo emas eviti ĉefe la grandan kvanton de novaj anglaj fremdvortoj, kaj "Post" ne estas inter ili). Anstataŭ elektronika leterkesto (angle: mailbox) oni moke uzas Mehlbox (skatolo por faruno) kun simila prononco.
 
[[Kategorio:Interreto]]