Katolika Eklezio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 169:
Ricevado de la koncilio formis la bazon de plurfacetaj internaj pozicioj ene de la eklezio ekde tiam. La tiel nomita ''Spirito de Vatikano 2'' sekvis la koncilion, influita de eksponentoj de [[Nova Teologio]] kiel ekzemple [[Josef Höfer]]. Kelkaj liberalaj disidentoj kiel ekzemple [[Hans Küng]] asertis ke la Koncilio ne iris sufiĉe longe<ref>Bauckham, p. 373</ref>. Aliflanke, tradiciaj katolikoj reprezentitaj de figuroj kiel ekzemple [[Marcel Lefebvre]]
forte kritikis la koncilion argumentante ke ĝi malpurigis la sanktecon de la [[latina meso]], antaŭenigante religian indiferentismon rekte al "malveraj religioj" kaj kompromisitan ortodoksan katolikan dogmon kaj tradicion. Grupo poziciigita favore al ĝi, reprezentita de teologoj ĉirkaŭ la revuo [[Communio]] de [[Benedikto la 16-a]], diras ke la koncilio estis pozitiva sed ekzistis misoj en la interpreto.
[[Dosiero:BentoXVI-30-10052007.jpg|thumb|right|180px|Benedikto la 16-a, nunaeksa papo de la romkatolika eklezio]]
Malkontento pri la tradicia apogo de la Eklezio al la povuloj, ĉefe en latinamerikaj kaj sudeŭropaj landoj, kondukis iujn pastrojn kaj teologojn al alproksimiĝo al socireformaj movadoj, kio kondukis al la kreado de la t.n. [[Teologio de la Liberigo]]. Tiu polemiko kreis dividojn ene de la katolikaro mem, tiel ke kampanjoj por la [[homaj rajtoj]] kaj [[socia justeco]] okazigis la martiriĝon al katolikoj dum ĉi tiu periodo, rimarkinde en Ameriko, kie la ĉefespiskopo [[Oscar Romero]] de [[Salvadoro]] estis mortpafita en la altaro 1980, kaj ses jezuitoj de la [[Centramerika Universitato José Simeón Cañas]] estis murditaj en 1989, pri kio kulpis diktatorecaj reĝimoj apogataj de aliaj partoj de la katolika hierarkio<ref>{{cite news|last=Miglierini |first=Julian |url=http://news.bbc.co.uk/2/hi/8580840.stm |title=El Salvador marks Archbishop Oscar Romero's murder |publisher=BBC News |date=2010-03-24 |accessdate=2010-10-28}}</ref>. La katolika monaĥino [[Patrino Teresa]] ricevis la [[Nobel-premio]]n pri paco en 1979 pro ŝia humana laborado inter la malriĉuloj de Barato<ref>{{cite web|url=http://nobelprize.org/nobel_prizes/peace/laureates/1979/press.html |title=Press Release - The Nobel Peace Prize 1979 |publisher=Nobelprize.org |date=1979-10-27 |accessdate=2010-10-28}}</ref>. Episkopo [[Carlos Filipe Ximenes Belo]] ricevis la saman premion en 1996 for "laborado por justa kaj paca solvo en la konflikto de [[Orienta Timoro]]".<ref>{{cite web|url=http://nobelprize.org/nobel_prizes/peace/laureates/1996/press.html |title=Press Release - Nobel Peace Prize 1996 |publisher=Nobelprize.org |date=1996-10-11 |accessdate=2010-10-28}}</ref>.
 
La eklezio konstante daŭre konfirmis siajn proprajn moralajn poziciojn, kontraŭ tiuj disvastigitaj de la [[seksa revolucio]] kaj morala relativismo, aparte ĝenerala en okcidenta socio ekde la [[1960-aj jaroj]]. Diversaj instruoj de la papoj, kiel ekzemple la cirkuleroj [[Humanae vitae]] kaj [[Evangelium Vitae]], kontraŭbatalis koncipopreventon kaj aborton respektive<ref name="humanae">{{cite web|last=Paul VI|first=Pope|title=Humanae Vitae|publisher=Vatican|year=1968|url=http://www.vatican.va/holy_father/paul_vi/encyclicals/documents/hf_p-vi_enc_25071968_humanae-vitae_en.html|accessdate=2008-02-02}}</ref>, priskribante ilin kiel parton de "kulturo de morto"<ref name="Bokenkotter493">Bokenkotter, p. 27, p. 154, pp. 493–494</ref>. La opinioj pri sekso de la eklezio estis forte kritikitaj de aliaj, interalie pro la opono al la uzado de [[kondomo]]j eĉ por la preventado de seksaj malsanoj. Krome, tiu moralo estis en la centro de polemiko ekde la [[1980-aj jaroj]], pro la skandalo de la seksa mistraktado de infanoj fare de katolika pastraro en Usono, Aŭtralio, Irlando kaj aliaj landoj.
 
La publika apero de la Eklezio kreskis post la enoficigo de poldevena papo [[Johano Paŭlo la 2-a]], kiu sin engaĝis en la politika kaj socia aktivado, kaj unuigis la internajn fortojn, kritikante la aperon de [[Teologio de la Liberigo]] inter pastraro en [[Sudameriko]], kaj asertante ke la eklezio devus estis ĉampiono por la senhavuloj neligitaj al radikalismo kaj perforto. Li krome pliigis la kanonizo de abundo de sanktuloj kaj faris el la konservativa movado [[Opus Dei]] sian personan prelaturon. La papo [[Francisko (papo)]] ekde 2005, regas kiel la reprezentanto de [[Sankta Seĝo]] kaj havas konstantan observan statuson ĉe la [[Unuiĝintaj Nacioj]].
 
== Katolika kredo ==