H. P. Lovecraft: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
השואה (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
|Loko de morto = [[Providence]], [[Rod-Insulo]], [[Usono]]
}}
'''Howard Phillips LOVECRAFT''' {{prononco|'lʌvkɹӕftlʌv.kɹӕft}} (naskiĝis la [[20-an de aŭgusto]] [[1890]], mortis la [[15-an de marto]] [[1937]]) estis [[Usono|usona]] aŭtoro de fantazia kaj horora fikcio, ofte kun sciencfikcia etoso. La legantaro de Lovecraft estis iom malgranda dum lia vivo, sed liaj verkoj iĝis tre gravaj kaj influaj inter verkistoj kaj legantoj de hororfikcio.
 
Li admiris [[Edgar Allan Poe]]-on, kies verkoj influis la stilon de la unuaj rakontoj de Lovecraft. Tiam la fikcio de [[Lord Dunsany]] puŝis Lovecraft en novan direkton fantazian, kun pluraj rakontoj en "Sonĝlandoj". [[Arthur Machen]], kiu skribis pri praa malbono, finfine inspiris Lovecraft ekde [[1923]], kaj Lovecraft ekverkis rakontojn, kiuj apartenas al tio, kion oni nun nomas la "Cthulhu Mythos" (Kthulhu-mitaro), kiu temas pri panteono de stranga pradioj, kiuj estas menciataj en diversaj mitoj kaj legendoj kaj malnovaj libroj. La esprimo "Cthulhu Mythos" estis kreita de [[August Derleth]], aŭtoro kaj korespondanto de Lovecraft, post la morto de Lovecraft. Lovecraft kreis unu el la plej famaj kaj influaj aferoj en hororfikcio: la [[Necronomicon]] [nekronomikon], supozebla libro de morto de freneza arabo [[Abdul Alhazred]]. La priskriboj de Lovecraft sufiĉe konvinkemis kej iuj legantoj kredis la Necronomicon estis reala, kaj fikciaj versioj eldoniĝis poste.